Monumento al Viktimoj de la Ribelo de Poznań

Monumento al Viktimoj de la Ribelo de Poznań (pole: Pomnik Poznańskiego Czerwca 1956 (Poznańskie Krzyże)monumento sur la placo al Adam Mickiewicz en Imperiestra Kvartalo de Poznań, memoriganta eventojn de la Ribelo de Poznań, kaj de la postaj manifestacioj en Pola Popola Respubliko, kiu ekstaris la 19-an de junio, sed oficiale estis malkovrita la 28-an de junio 1981, en la 25-an datrevenon de la juniaj eventoj.

Monumento al Viktimoj de la Ribelo de Poznań

La monumento konsistas el du ŝtalaj krucoj: 19,5- kaj 21-metra (simboloj de morto kaj reviviĝo) kunligitaj kun si, kaj la monumento kun kapo de aglo. Sur la maldekstra kruco videblas la dato 1956, rilatanta al la Poznana Junio de 56, sur la dekstra troviĝas la datoj 1968, 1970, 1976, 1980 kaj 1981. Dekstre de la monumento troviĝas ĉefaj sloganoj de protestantaj laboristoj: "O Boga, Za wolność, prawo i chleb." (La Dion, Pro libereco, rajto kaj pano) kaj la subskribo: "Junio 1956".