Monumento al la Viktimoj de Komunismo en Prago

Monumento al la Viktimoj de Komunismo en Prago (ĉeĥe Pomník obětem komunismu) estas serio de skulptaĵoj en Prago por memorigi viktimojn de komunismo inter 1948-89. Ĝi troviĝas apud la monto Petřín, ĉe la strato Újezd en la kvartalo Malá Strana.

Monumento al la Viktimoj de Komunismo en Prago
victims of communism memorial • memorigaĵo [+]
Koordinatoj50° 4′ 52″ N, 14° 24′ 15″ O (mapo)50.0811722214.40426944Koordinatoj: 50° 4′ 52″ N, 14° 24′ 15″ O (mapo)

Estiĝo2002
konsekro22-a de majo 2002

Monumento al la Viktimoj de Komunismo en Prago (Prago)
Monumento al la Viktimoj de Komunismo en Prago (Prago)
DEC
Monumento al la Viktimoj de Komunismo en Prago
Monumento al la Viktimoj de Komunismo en Prago

Map
Monumento al la Viktimoj de Komunismo en Prago
Vikimedia Komunejo:  Pomník obětem komunismu (Praha, Újezd) [+]
vdr
Foto de monumento

Oni inaŭguris ĝin la 22-an de majo 2002, dekdu jarojn post falo de komunismo kaj estas verko de la ĉeha skulptisto Olbram Zoubek kaj arkitekturistoj Jan Kerel kaj Zdeněk Hölzl. La projekton apogis urba registaro kaj konfederacio de politikaj malliberuloj.

La monumento montras sep figurojn el bronzo malkreskantajn laŭlonge de ŝtuparo. La figuroj ŝajnas esti pli "difektitaj" ju pli distancas de si - ili perdas membrojn kaj iliaj korpoj malfermiĝas. Tio simbolas traktadon de politikaj malliberuloj en la tempo de komunismo.

Ekzistas ankaŭ bronza rubando, kiu iras laŭ memora centro, montrante taksatan nombron de personoj tuŝitaj de komunismo:

  • 205 486 arestitajn
  • 170 938 devigitajn elmigri
  • 4500 mortintajn en prizonoj
  • 327 mortpafitajn dum provoj de fuĝo
  • 249 mortpafitajn

Sur la bronza tabulo estas ĉizita surskribo:

Monumento al la viktimoj de komunismo estas destinita por ĉiuj viktimoj, ne nur tiujn, kiuj estis malliberigitaj aŭ murditaj, sed ankaŭ por tiuj, kies vivo estis detruita de totalisma despotismo.