Monumento de Aleksandro la 1-a (Moskvo)

Monumento de Aleksandro la 1-a estas bronza skulptaĵo en Moskvo (Rusio) dediĉita al rusia imperiestro Aleksandro la 1-a. Ĝi estas solene malfermita la 20-an de novembro 2014 kaj situas en Aleksandra ĝardeno apud la Kremlo.

Monumento de Aleksandro la 1-a
monumento [+]
Koordinatoj55° 45′ 2″ N, 37° 36′ 48″ O (mapo)55.7505437.61322Koordinatoj: 55° 45′ 2″ N, 37° 36′ 48″ O (mapo)

ArkitektoIgor Voskresensky

Estiĝo2014

Monumento de Aleksandro la 1-a (Moskvo)
Monumento de Aleksandro la 1-a (Moskvo)
DEC
Monumento de Aleksandro la 1-a
Monumento de Aleksandro la 1-a
Lokigo de Moskvo en Rusio

Map
Monumento de Aleksandro la 1-a
Vikimedia Komunejo:  Monument to Alexander I of Russia in Moscow [+]
vdr
Solena malfermo kaj sanktigo de la monumento en 2014

Monumento redakti

La monumento estis verkita de skulptisto Salavat Ŝĉerbakov. Ĝi reprezentas figuron la Aleksandro en pompa vestaĵo kaj mantelo sur la ŝultroj staranta sur alta postamento. En malo li tenas spadon, sub liaj piedoj kuŝas armilo de malamikaro. Kontraŭ la skulptaĵo estas starigitaj bareliefoj montrantaj gravajn batalojn, Aleksandron mem kaj du gravajn katedralojn aperintajn dum lia regado: Katedralo de Kristo Savinto (en Moskvo) kaj Kazana katedralo (en Sankt-Peterburgo)[1].

Historio redakti

 
Aleksandro la 1-a

Aleksandro la 1-a estis unu el la plej gravaj regantoj de Rusia Imperio (1801 - 1825) kaj grave influis politikon de Eŭropo. Li faris kelkajn liberalajn reformojn, en ekstera politiko subtenis Brition kaj portempe ankaŭ aliajn ŝtatojn (interalie Francion). Li emis politikan ekspansion aldoninte grandajn teritoriojn al la imperio. Aleksandra ĝardeno aperis apud la Kremlaj muroj dum regado de Aleksandro la 1-a kaj estas riĉa je monumentoj.

Ĉi tiu monumento estas unua en Moskvo dediĉita al imperiestro Aleksandro la 1-a. Projekto de la monumento estis difinita per konkurso inter 8 skulptistoj dum kiu en aŭgusto de 2014 estas elektitaj 3 variantoj; la nuna projekto estis elektita el 3 post malfermita voĉdonado. La 20-an de novembro 2014 ĝi stis solene malfermita; ĝian malfermon partoprenis ankaŭ Prezidanto de Rusio Vladimir Putin, Patriarko Kirill, ministro pri kulturo Vladimir Medinskij kaj urbestro de Moskvo Sergej Sobjanin[2][1].

Dum la malferma ceremonio Putin faris paroladon kie asertis ke

 
 Aleksandro la 1-a por ĉiam trafis la historion kiel venkinto de Napoleono, kiel antaŭvidema strategiisto kaj diplomato, kiel ŝtataganto konscianta respondecon pri maldanĝera evoluado de Eŭropo kaj tuta mondo[2] 

Pri loko de la nova monumento li diris ke

 
 ĉi tie oni sentas grandecon de nia historio. Ĉio entenas memoron pri armea gloro de Rusio, pri defendintoj kaj gardintoj de nia patrolando. La monumento de Aleksandro la Unua okupos ĉi tie sian honorigatan lokon[2] 

Referencoj redakti