Monumento de Lincoln

Monumento de Lincoln situas en la Nacia Kampo en Vaŝingtono, ĉefurbo de Usono, kaj estas dediĉita al la memoro de Abraham Lincoln, la 16-a prezidento de Usono. La monumenton arkitektis Henry Bacon, la skulptisto estis Daniel Chester French, kaj la muraĵpentristo estis Jules Guerin.

Monumento de Lincoln
National Memorial of the United States • vidindaĵo • memorigaĵo [+]

Supermara alteco16 m [+]
Koordinatoj38° 53′ 21″ N, 77° 3′ 1″ U (mapo)38.889277777778-77.050138888889Koordinatoj: 38° 53′ 21″ N, 77° 3′ 1″ U (mapo)

ArkitektoHenry Bacon

Estiĝo30-a de majo 1922
Poŝtkodo20037 [+]

Monumento de Lincoln (Vaŝingtono)
Monumento de Lincoln (Vaŝingtono)
DEC
Monumento de Lincoln
Monumento de Lincoln
Lokigo de Vaŝingtono en District of Columbia

Map
Monumento de Lincoln

Vikimedia Komunejo:  Lincoln Memorial [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Monumento de Lincoln.

La konstruaĵo estas en formo de greka dora templo, kaj entenas skuptaĵon de sidanta Lincoln, kaj skribaĵojn de du bone konataj paroladoj de Lincoln. La monumento estis la situo por iuj famaj paroladoj, inkluzive de la parolado "Mi havas Revon" de Martin Luther King.

La monumenton prizorgas la Nacia Park-Servo, kaj ĝi estas malfermita al publiko tagnokte.

Desegnado redakti

La Asocio de Monumento al Lincoln korporaciiĝis marton de 1867 por aranĝi la konstruadon de monumento al Lincoln. Oni elektis lokon por la monumento nur en 1901, en tereno tiutempe marĉa. La unua ŝtono estis metita je okazo de naskigtago de Lincoln, la 12-an de februaro 1914. Ĝin dediĉis eksprezidanto de Usono, kaj tiam Ĉefjuĝisto de la Alta Juĝistaro de Usono William Howard Taft en 1922.

Kontraste kun aliaj konstruaĵoj en Vaŝingtono pli romiaj, la Monumento de Lincoln estas en stilo antikvagreka, kun 36 kolonoj, ĉiu 10 metrojn alta. La 36 indikas, laŭ posta pensado, la ŝtatojn en usona unuiĝo je momento de morto de Lincoln. La nomo de la 48 ŝtatoj de la unio je konstruado de la monumento estas skribitaj ĉirkaŭ la supro de la monumento, kaj platoj por Alasko kaj Havajo estis fiksitaj post ties ŝtatiĝoj en 1959.

Interno redakti

La ĉefa influo al la stilo de la monumento estis la Templo de Zeŭso ĉe Olimpio, Grekio. La fokuso de la monumento estas skuptaĵo de Lincoln, sidanta sur trono. La mieno de la statuo estas laceta kaj pensema, kaj li rigardas la artefaritan lageton kaj malantaŭ ĉi tio, la Vaŝingtonan Monumenton. Sub la manoj de Lincoln troviĝas romiaj faŝoj, simbolo de povo. La tuta alto de la statuo estas 6 metroj, kaj ĝi 6 metrojn larĝas. Ĝi estas skulptita el 28 blokoj de blanka marmoro, minita en Georgio.

Flanke de centra ĉelo estas du malpli grandaj ĉeloj. En unu, la vortoj de la parolado ĉe Gettysburg estas skribitaj sur la suda muro, kaj vortoj de lia parolado okaze de lia dua inaŭguro estas skribitaj en la alia ĉelo, sur norda muro. Super la tekstoj estas murpentraĵoj, kiuj montras anĝelon (kiu reprezentas veron), liberigon de sklavo (super Gettysburg-a parolado), kaj unuecon de usonaj nordo kaj sudo. Malantaŭ kaj super la ĉefa figuro de Lincoln troviĝas la anglalingva dediĉo (en la dekstra kolumno ĉi-sube, maldekstre estas traduko):

IN THIS TEMPLE

AS IN THE HEARTS OF THE PEOPLE

FOR WHOM HE SAVED THE UNION

THE MEMORY OF ABRAHAM LINCOLN

IS ENSHRINED FOREVER

EN ĈI TIU TEMPLO

KIEL EN LA KOROJ DE LA POPOLO

POR KIU LI SAVIS LA UNUIĜON

LA MEMORO DE ABRAHAM LINCOLN

ESTAS POR ĈIAM KONSERVITA

Vidu ankaŭ redakti