Moramango estas urba komunumo en Madagaskaro. Ĝi estas la ĉefurbo de samnoma distrikto, situante en la mez-suda parto de la regiono Alaotra-Mangoro, en la provinco Toamasina. La urbo havis 36 867 loĝantojn en 2006. Ĝi estas ligita per ŝoseoj al la landa ĉefurbo Antananarivo, al la regiona ĉefurbo Ambatondrazaka, al la marborda havenurbo Toamasina, kaj al la urbo Anosibe An'ala. Proksime situas la nacia parko de Andasibe-Mantadia, kaj ties aneksaĵo la speciala konservejo Analamazoatra. Moramanga estas la sidejo de romkatolika episkopujo kreita en 2006.

Legomvendejo en Moramanga
Situo de Moramanga en Madagaskaro

Fontoj redakti

Bazita sur informoj en la franca Vikipedio.