Morarji Ranchhodji Desai (en hindi मोरारजी देसाई , naskiĝis la 29-an de februaro 1896, mortis la 10-an de aprilo 1995) estis barata politikisto, ĉefministro.

Morarji Desai
Persona informo
मोरारजी देसाई
Naskiĝo 29-an de februaro 1896 (1896-02-29)
en Valsad district
Morto 10-an de aprilo 1995 (1995-04-10) (99-jaraĝa)
en Mumbajo
Religio hinduismo vd
Lingvoj hindia vd
Ŝtataneco Brita Hindio • BaratoDominio de Barato vd
Alma mater Wilson College, Mumbai vd
Partio Barata Nacia KongresoJanata Dal vd
Subskribo Morarji Desai
Profesio
Okupo politikisto • pacaktivisto • badminton executive and administrator vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

En 1930 ligiĝis kun sendependiga movado. Kelkfoje estis malliberigata. De 1956 plurfoje eniris konsiston de registaro, en 1977 iĝis ministro pri financoj, en 1967 vicĉefministro.

Li estis aktivulo de Barata Nacia Kongreso kaj kunlaboranto de Gandhi. En 1969 - post rompo en la partio - iĝis kontraŭulo de Indira Gandhi. En 1975 estis unu el organizantoj de t.n. ago de malobeemo. En la jaroj 1975 - 1977 estis malliberigita. Marte 1977 kiel gvidanto de la partio Janata, kiu gajis parlamentajn balotojn, iĝis ĉefministro. En 1979 cedis de ambaŭ postenoj kaj en 1980 rezignis pri politika agado.

Morarji Desai iĝante ĉefministro estis 81-jara. Lian bonan sanstaton oni klarigis per tio, ke li neniam fumis, neniam drinkis, kaj dum pli ol 50 jaroj ne havis seksajn rilatojn kun virino. Ĉiun tagon komencis per preĝo, ekzercado de jogo kaj trinko de glaso da urino. Vegetarano de la naskiĝo kaj konvinko.

Antaŭe:4-a Ĉefministro de BaratoPoste:
Indira Gandhi1977–1979Charan Singh