Moravany (distrikto Pardubice)

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Moravany

Municipo Moravany situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Pardubice, en ebenaĵo de la rivero Loučná, ĉe la ŝoseo inter Holice kaj Hrochův Týnec, 4 km sudoriente de la urbo Dašice, 14 km oriente de la urbo Pardubice. La vilaĝo situas sur 50-a paralelo, do en sama latitudo kiel Prago. Vivas ĉi tie 1 861 loĝantoj (2023).

Moravany
municipo
Biblioteko en Moravany
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Moravany
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Pardubice
Administra municipo Pardubice
Historia regiono Bohemio
Rivero Loučná
Situo Moravany
 - alteco 242 m s. m.
 - koordinatoj 49° 59′ 58″ N 15° 56′ 33″ O / 49.99944 °N, 15.94250 °O / 49.99944; 15.94250 (mapo)
Areo 16,41 km² (1 641 ha)
Loĝantaro 1 861 (2023)
Denseco 113,41 loĝ./km²
Tabulo Orientelba tabulo
Unua skribmencio 1244
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 530 02 ĝis 534 01
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0532
NUTS 5 CZ0532 575399
Katastraj teritorioj 5
Partoj de municipo 6
Bazaj setlejunuoj 5
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Moravany (Pardubice District)
Retpaĝo: www.obec-moravany.cz
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Bořice, Chroustovice, Dašice, Slepotice, Uhersko, Dolní Roveň kaj Kostěnice.

Partoj de municipo redakti

  • Moravany
  • Čeradice - la unua mencio pri la vilaĝo estas el la jaro 1319, kiam ĝi apartenis al Pilung el Turov kaj Pešek el Ostrov.
  • Moravanský
  • Platěnice
  • Platěnsko - domaro Platěnsko (13 domoj) kaj Jiřičky (5 domoj) kreis origine unu tutaĵon, kiun ekdividis en la duono de 19-a jarcento fervoja ĉeflinio. Platěnsko poste estis parto de Platěnice, Jiřičky parto de Slepotice.
  • Turov

Historio redakti

La unua skriba mencio pri vilaĝo Moravany estas en akto AZK 2350 de Nacia arkivo Prago el la jaro 1244, en kiu Jan, filo de grafo Zbislav, donacas al klostro en Litomyšl vilaĝojn Hostovice kaj Blatník. Kiel unu el atestantoj estas nomata Přibyslav el Moravany.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18691 647
18801 836
18901 894
19001 958
19102 032
19212 137
JaroLoĝantoj
19302 099
19501 783
19611 883
19701 854
19801 844
19911 698
JaroLoĝantoj
20011 671
20141 816
20161 841
20171 844
20181 869
20191 868
JaroLoĝantoj
20201 862
20211 784
20221 822
20231 861

Memorindaĵoj redakti

Preĝejo de Sanktaj Petro kaj Paŭlo redakti

Baroka preĝejo de Sanktaj Petro kaj Paŭlo, estis konstruita en la jaro 1782 laŭ planoj de T. Haffenecker. Ĝi estas ununava kun duoncirkle fermita presbiterejo. La turo estas sur orienta flanko kaj en ĝia teretaĝo estas sakristio. La presbiterejo kaj la navo havas ebenajn kanajn plafonojn sur fabiono. Sur la plafono en presbiterejo estas pentraĵo de Kronado de Virgulino Maria kreita de jezuito J. Kramolín. Ceteraj pentraĵoj estas el la jaro 1812 de J. Stehlík el Choceň.

La ĉefa altaro estas klasikisma kreita ĉirkaŭ la jaro 1800, bildo de Sanktaj Petro kaj Paŭlo de I. Vels el Litomyšl, du flankaj altaroj estas el la 1-a duono de 19-a jarcento, la predikejo estas ornamita per reliefoj de Jesuo Semanto kaj de Sankta Petro. Ligna baptujo kun fermoplato estas ornamita per reliefa bildo de Bapto de Jesuo

Fortikaĵeto redakti

Fortikaĵeto de senjoroj el Moravany estis iam detruita pro brulego. Restaĵoj de remparoj, kiuj gardis ĝin estas ankoraŭ nun videblaj malantaŭ muro de la domo n-ro 13.

Popolaj arĥitekturaĵoj redakti

Kelkaj domoj havas enveturajn pordegojn kun barokaj frontonoj el la 1-a duono de 19-a jarcento.

Veturigista gastejo redakti

En Moravany estis iam ankaŭ veturigista gastejo. En ĝi la veturigistoj kaj iliaj bestoj trovis ripozon, manĝojn, amuzon kaj tranoktadon. Ili veturis sur t.n. Trstenická vojo, kiu ĉi tie kondukis de Pardubice laŭlonge de la rivero Loučná kaj ligis Pragon kun Moravio kaj kun pli foraj landoj.

Legendo redakti

Oni diradis: "La supo abundas kiel en Moravany okaze de kermeso." Dum festoj vilaĝojn ĝenadis amaso da almozpetantoj. Foje en Moravany terkulturistoj interkonsentis kaj anstataŭ kutimaj almozoj gastigis almozulojn en ĉiuj bienoj nur per supo. La supo estis bongusta, sed oni ne povis ĝin kunpreni. Post du, tri vizitoj la almozuloj estis trosataj kaj devis el la vilaĝo foriri. Pro tio ekestis menciita diraĵo.

Literaturo redakti

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.

Eksteraj ligiloj redakti