Mordaĵo estas tipo de brido uzata en rajdaj aktivecoj, kutime farita el metalo aŭ sinteza materialo, kaj lokigita en la buŝo de ĉevalo aŭ de alia ekvedo, kiu helpas la rajdanton en komunikado kun la animalo. Ĝi restas en la buŝo de la animalo en interdenta regiono kie ne estas dentoj fakte inter incizivoj kaj premolaroj. Ĝi ligiĝas al la ĉevala kapo pere de brido kaj havas rimenojn ligitajn por la uzado fare de la rajdanto. Kiam tiu tiras el la bridoj, la ĉevalo sentas en sia buŝo la mordaĵon kaj bremsas.

Anglastila ĉevalbrido, kie videblas la mordaĵo

Eksteraj ligiloj redakti