Mordeĥaj Vanunu

(Alidirektita el Mordechai Vanunu)

Mordeĥaj VANUNU, ofte citita kiel Mordechai Vanunu, hebree מרדכי ואנונו (naskiĝis la 13-an de oktobro 1954 en Marakeŝo, Maroko) estas israela filozofo, fizikisto, politika aktivisto, kiu malkaŝis la nukle-armilan programon de Israelo en 1986. Li estis kaptita de Mosado, kaj ekde tiam li estas kaptito de Israelo.

Mordeĥaj Vanunu
מרדכי ואנונו
Persona informo
Naskiĝo 13-an de oktobro 1954 (1954-10-13) (69-jaraĝa)
en Marakeŝo,  Maroko
Religio kristanismoAnglikanismo vd
Etno Sefardoj vd
Lingvoj hebrea vd
Ŝtataneco IsraeloMaroko vd
Alma mater Universitato Ben-Gurion de Negevo vd
Partio Partio Komunista de Israelo vd
Familio
Edz(in)o Kristin Joachimsen vd
Profesio
Okupo teknikisto • aktivulo • interna alarmanto vd
Laborkampo disvastiĝo de atomarmiloj • nuklea armilo vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Mordeĥaj Vanunu en 2009

Biografio redakti

Vanunu estas filo de juda-maroka enmigrinto. Li laboris inter 1976 kaj 1985 kiel teknikisto en Israelo, en la sekreta nuklea esplorejo Dimona. En 1985 li estis maldungita, poste li ekinformiĝis pri la atombomboj de Israelo. Antaŭ la publikigo de la Vanunu-a artikolo en la londona ĵurnalo Sunday Times li estis la 30-a de septembro 1986 far Mossad al Romo logita (ina agento konjekteble de Mossad, sed laŭ tujpostliberiga deklaro de Vanunu temis pri CIA-agento, Cheryl Bentov, kromnome "Cindy", falsasertante esti usona turisto, tentis lin aviadi kun ŝi por ferii en Romo) kaj de tie al Israelo forrabita. La juĝenketo pro homforrabo estis baldaŭe fermita de la italaj aŭtoritatoj; la israela registaro neis dum 6 semajnoj, ke ĝi scias ion pri loko de Vananu, sed tiam Vanunu sukcesis doni vivsignon al ĵurnalistoj, per vortoj markitaj sur manplato ŝtelmontrita al la gazetfotistoj.

Li estis kondamnita al 18-jara prizono pro landoperfido kaj spionado. El tio li pasigis 11 jarojn en solĉelo.

Premioj redakti

Oni aljuĝis al li en 1987 la alternativan Nobel-premion, en 2001 li ricevis de la Universitato de Tromsø en Norvegio la honordoktoran titolon kaj en 2002 li ricevis la premion Nuclear-Free Future Award en la kategorio "Kontraŭstaro". Plurajn aliajn premiojn kaj honorojn li ricevis de diversaj kaj internaciaj institucioj. Paro de usonanoj adoptis lin kiel filon, kaj tiel rajtis viziti lin en lia ĉelo (En 1986, li konvertiĝis al kristanismoEpiskopala eklezio – en kirko en Aŭstralio).

Li liberiĝis la 21-an de aprilo 2004 sub severaj kondiĉoj. Li neniam rajtos forlasi Israelon, sian lokon povos forlasi nur kun antaŭpermeso. Por li ne estos permesata la uzado de interreto kaj poŝtelefono.

Li post liberiĝo plu petis, ke la israela stoko de amasmortigiloj estu kontrolata de internaciaj instancoj.

La 11-an de novembro 2004 li estis arestita fare de 40 armeanoj ene de anglikana katedralo de Jerusalemo antaŭ pastroj kaj aliaj ĉeestantoj.

Eksteraj ligiloj redakti