La mordela pordego (france porte mordelaise) [note 1] estas un enirkastelo, restaĵo de la remparoj de Rennes. Ĝia loko datiĝas de la 3-a jc, je la kreado de la remparoj, sed ĝia arkitekturo datiĝas ĉefe de la 15-a jc. Ĝi estis la ĉefa enirejo de la urbo Rennes.

Mordela pordego
(fr: Porte mordelaise)

chatelet
Prezento
Dato de konstruo 15-a jc
Protekto registrita kiel monumento historia en 1926[1]
Geografio
Lando Francio
Regiono Bretonio
Loko Rennes
Geografia situo 48° 6′ 43″ N, 1° 41′ 5″ U (mapo)48.111972-1.684742Koordinatoj: 48° 6′ 43″ N, 1° 41′ 5″ U (mapo)
Mordela pordego (fr: Porte mordelaise) (Rennes)
Mordela pordego
(fr: Porte mordelaise) (Rennes)
DEC
Mordela pordego (fr: Porte mordelaise)
Mordela pordego
(fr: Porte mordelaise)
Mordela pordego
(fr: Porte mordelaise)
Situo de Mordela pordego
(fr: Porte mordelaise)

Map

vdr
La mordela pordego (malantaŭa vido).

Ĝi ŝuldas sian nomon al la urbo Mordelles, grava feŭdo ekde la 11-a jc al kiu direktiĝas la pordego. La fariĝontaj dukoj devis ĵuri antaŭ tiu enirejo, tial ĝis estis kelkfoje nomata reĝa pordo", duka pordo aŭ "episkopa pordo.

Arkitekturo redakti

 
La plena luno super la mordela pordego

La konstruaĵo konsistas el granda ĉarpordo kaj piedira pordeto, ambaŭ el ili ogivaj, inter du dikaj turoj. Super la granda pordo troviĝas ŝtono gravurita montranta blazonon: du leonoj ambaŭflanke de lanco. Tio estas la standardo de la dukoj de Monfort, kiuj regis Bretonion de 1364 ĝis 1514.

Ĝi havas plurajn defendajn konstruaĵojn : fosaĵo, levponto, ŝutotruoj, same kiel restaĵoj de barbakano.

Historio redakti

La unua ĉirkaŭmurego de Rennes datiĝas de la 3-a jc. La mordela pordego estis tiam unu el la kvar pordegoj de la urbo.

Ĝi estis renovigita plurfoje ekde 1418[2] por utili kiel rezidejo de la urboregisto, kaj tio ĝis la fino de la 16-a jc. Poste ĝi utilis kiel kunvenejo por la urbokomunumo.

La pordego estis ?? (fr: afféagée) en 1723, kvankam ĝi estis en tre malbona stato[3].

Post la franca revolucio, en 1793, ĝi fariĝis karcero sub la nomo « pordego Marat ». Kiel multaj revoluciaj loknomoj, ĝi reakiris sian originan nomon iomete poste[4]. Oni trovis ankaŭ atestaĵon de « Morzelaise » por mordela[5].

La 11-an de Junio 1926, ĝi estis registrita kiel Monumento historia[1].

Ekde 1997, nova levponto, estis konstruita, kopio de tiu de la kastelo Montmuran[6].

Ĝi nun enhavas urbajn servojn.

Gravurita ŝtono de la 3-a jc redakti

Gravurita granita ŝtono, dediĉita al la imperiestro Gordiano la 3-a (ĉ. 224 - 244), estis uzata por la konstruado de la pordego. La skribo estis renversita[7], signo de uzo de ŝtono el malnova konstruaĵo kiel ordinara tranĉita ŝtono. En 1874, tiu ŝtono estis eltirita; ĝi estis donacita de S-ro Du Chatellier, tiama posedanto, al la muzeo de Bretonio en Rennes, kie ĝi estas konservata[8]. temas pri vota steleo, starigita de la « senato » de Rennes en la 3-a jc. Ĝi surhavas la sekvantan skribon :

Skribo Transkribo Traduko[9]

IMP.CAES
M.ANTONIO
GORDIANO.PIO
FEL.AUG.P.M.T r
P.Cos.O.R

Imperatori Caesari
Marco Antonio
Gordiano Pio
Felici Augusto Pontifico Maximo, Tribunicia
Potestate, Consuli, Ordo Redonum

Al la imperiestro César
Marc-Antoine
Gordien pia,
feliĉa, aŭgusta, la plej granda pontifiko, kun la tribunusa potenco,
konsulo, la kuriana ordeno de la redonoj (fr: Redones).

 
Bildo de la ŝtono.
 
Remparoj de Rennes, la mordela pordego situas supre maldesktre (A).

Vidu ankaŭ redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Oni trovis ankaŭ pluralan nomon : la mordelaj pordegoj (fr: portes mordelaises).

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Datumbazo Mérimée: PA00090753
  2. Société archéologique du Département d’Ille-et-Vilaine - Bulletin et mémoires... - Volumoj 6-7 - 1868
  3. Lieux et bâtiments historiques de l’administration et de la Justice en Bretagne : Rennes ; Porte Mordelaise (ou porte Royale, XVe siècle) Arkivigite je 2014-01-04 per la retarkivo Wayback Machine, Centre d'histoire du droit de l'université de Rennes 1.
  4. Decombe 1883, p. 53
  5. Mowat 1870, p. 26
  6. Verda gvidlibro, Bretagne, eldonejo Michelin.
  7. P.A.E. Girault de Saint-Fargeau - Guide pittoresque du voyageur en France - 1838 - p.11
  8. Bulletin de la Société archéologique du Finistère, Volumo 34-35, 1907
  9. Mowat 1870, p. 20

Bibliografio redakti

  • M. Batt (1982). “Rennes, fouille de sauvetage aŭ portes Mordelaises”, Archéologie en Bretagne (36), p. 40–41.