Morena Baccarin

Brazila aktorino

Morena BACCARIN (naskiĝis la  2-an de junio 1979(nun 1979-06-02) en Rio de Janeiro) estas brazila aktorino. Li akiris konatecon en rolo Inara Serra en la televida serio Firefly kaj la koncerna filmo Serenity, same kiel Adria („Orici“) en Stargate SG-1.

Morena Baccarin
Persona informo
Morena Baccarin
Naskonomo Morena Silva de Vaz Setta Baccarin
Naskiĝo 2-an de junio 1979 (1979-06-02) (44-jaraĝa)
en Rio-de-Ĵanejro
Lingvoj anglabrazilportugalaportugala vd
Ŝtataneco BraziloUsono vd
Alma mater Lernejo Juilliard • Fiorello H. LaGuardia High School • Professional Performing Arts School • New York City Lab School for Collaborative Studies • P.S. 41 vd
Familio
Patrino Vera Setta vd
Edz(in)o Ben McKenzie • Austin Chick vd
Infanoj 3
Profesio
Okupo aktoro • voĉaktoro • filmaktoro • televida aktoro • teatra aktoro vd
Laborkampo kina aktorado vd
Aktiva dum 2001– vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo kaj kariero redakti

Morena Baccarin estas filino de brazila teatra kaj televida aktorino Vera Setta kaj de brazila TV-eventoj-redaktisto Fernando Baccarin. En aĝo de 10 jaroj, Baccarin translokiĝis kun la familio al Novjorko, urboparto Greenwich Village. Tie ŝi eklernis en Fiorello H. LaGuardia High School of Music & Art and Performing Arts kaj iĝis akceptata kun Wes Bentley al la teatra programo de Juilliard School, kie ŝi ludis en diversaj ĝenroj.

Ŝia unua televida rolo okazis en 2001 en komedio Perfume, sekve de tio en ĉefrolo en Way off Broadway (2001), pro kio oni distingis ŝin en Wine Country Film Festival kiel plej bona aktorino. Iomete antaŭ translokiĝo al Los Angeles, ŝi transprenis la rolon de Nina Miĥajlovna Sarjeĉnaja – ludita pli frue fare de Natalie Portman - en la teatraĵo The Seagull (Delacorte Theater), same helpaktoradis en la sendependa filmo Roger Dodger.

Ŝia unua televid-seria rolo estis Inara Serra (2003) en Firefly de produktorto Joss Whedon. En tiu sama rolo ŝi aktoris en la filmo Serenity (2005). Ŝi aktoris en diversaj sukcesaj televidaj serioj Stargate, Medium kaj filmoj kiel Deadpool.

Persona vivo redakti

Ŝi geedziĝis en 2011 kun Austin Chick, en oktobro de 2013 naskiĝis ilia filo. Ili divorcis en 2015.

Ŝi ekde somero de 2015 formis paron kun la aktoro Benjamin McKenzie, ilia filino naskiĝis en marto 2016. Ili geedziĝis en 2017.

Filmaro (selekto) redakti

  • 2001: Perfume
  • 2001: Way Off Broadway
  • 2002: Roger Dodger
  • 2002–2003: Firefly (televida serio)
  • 2003–2004: Still Life (televida serio)
  • 2005: Serenity
  • 2005–2006: Justice League Unlimited (televida serio)
  • 2006: The O.C. (televida serio, epizodoj 3x14–3x16)
  • 2006: How I Met Your Mother (televida serio, epizodo 2x07)
  • 2006–2007: Stargate SG-1 (televida serio, 5 epizodoj)
  • 2007: Sands of Oblivion
  • 2008: Stargate: The Ark of Truth
  • 2008: NUMB3RS (televida serio, epizodo 5x03)
  • 2009: Death in Love
  • 2009: Medium (televida serio, epizodo 5x09)
  • 2009: Stolen Lives
  • 2009–2011: V, televida serio, 22 epizodoj
  • 2011: Look Again
  • 2011–2014: The Mentalist (televida serio, 3 epizodoj)
  • 2011–2013: Homeland (televida serio, 29 epizodoj)
  • 2012–2013: The Good Wife, (televida serio, 2 epizodoj)
  • 2014: 'Back in the Day
  • 2014–2016: The Flash (televida serio, 8 epizodoj, voĉo)
  • 2015: Spy
  • ekde 2015: Gotham (televida serio)
  • 2016: Deadpool
  • 2017: Elliot the Littlest Reindeer (voĉo)

Eksteraj ligiloj redakti