Morgause, duonfratino (aŭ, laŭ iuj verkistoj, fratino) de Reĝo Arturo. Ŝi estis aŭ la filino de Igraine kaj ŝia unua edzo Gorlois, aŭ la tiu de Igraine kaj Uther Pendragon, la patro de Arturo.

Morgause
homo eble fikcia • legenda figuro
Verko Artura legendo
Informoj
Sekso ina
Okupo verkisto
Patro Gorlois
Patrino Igraine
Gefratoj Reĝo ArturoFeino Morgane • Élaine
Edzo/Edzino Reĝo Lot
Infanoj GawainGaherisGarethAgravain
vdr

Ŝi edziĝis al Reĝo Lot de Orkney, kaj iliaj infanoj estis Gawain, Agravain, Gaheris kaj Gareth. Alia filo estis la perfidulo Mordred: iuj legendoj diras ke Mordred estis la legitima filo de Morgause kaj Lot; aliaj, ke lia patro estis Arturo, aŭ per seksatenco aŭ per amafero dum kiu Arturo kaj Morgause ne konsciis ke ili partoprenis la saman patron.

Laŭ Thomas Malory, Pellinore mortigis Lot dum batalo, kaj sekvis vendetto inter la parencoj de Lot kaj la familio de Pellinore. Gawain kaj Gaheris mortigis Pellinore. Tamen poste Morgause ĝuis amaferon kun Lamorak, la filo de Pellinore. Gaheris trovis ilin en lito, mortigis Morgause sed permesis ke Lamorak eskapus. Kredante ke Lamorak estas la mortiginto, Gawain, Agravain kaj Mordred kuniĝis kun Gaheris por embuskigi kaj mortigi Lamorak, sed poste eltrovis ke fakte Gaheris mortigis sian matron. Sekve, Gaheris estis portempe ekzilata de la Artura kortego.

La fratinoj de Morgause estis Elaine kaj Feino Morgane.