Morissen

komunumo de Svislando
Morissen
Blazono de Morissen
Morissen
vilaĝo • former municipality of Switzerland
Kantono Grizono
Distrikto Surselva
Komunumaro Lumnezia/Lugnez
Koordinatoj  46° 43′ 48″ N 9° 10′ 55″ O / 46.73000 °N, 9.18194 °O / 46.73000; 9.18194 (mapo)Koordinatoj: 46° 43′ 48″ N 9° 10′ 55″ O / 46.73000 °N, 9.18194 °O / 46.73000; 9.18194 (mapo)
Nombro de loĝantoj 242
Areo 5,67 km²
Alteco 1337 m super marnivelo
Poŝtkodo 7143
Komunumkodo 3596
Mapo de Morissen

Pri la komunumo redakti

Morissen (en la romanĉa lingvo Murissen) estas komunumo de la komunumaro Lumnezia/Lugnez kaj la distrikto Surselva en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 242 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio redakti

Morissen situas sur monta teraso ĉe la okcidenta flanko de la valo Lumnezia, ĉe ties komenco, supre de Cumbel. Al la komunumo apartenas krom la vilaĝo Morissen la setlejoj Padrus, Sut Dieschmas kaj Cuschnaus.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Morissen limas en nordokcidento al Mundaun, en nordoriento al Luven, en oriento al Cumbel, kaj en sudo kaj sudokcidento al Vella.

Trafiko redakti

Morissen situas flanke de la gravaj trafikvojoj. La komunumo atingeblas per flanka vojo, kiu deiras inter Cumbel kiaj Vella de la vojo de Ilanz al Vrin. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per poŝtaŭtolinio, kiu de la vilaĝo kondukas al Morissen Cuschnaus ĉe la kantona vojo, kie ekzistas konekto al la linio de Ilanz al Vrin. Unufoje tage ankaŭ estas poŝtaŭto rekte ĝis Vella.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Morissen datiĝas el la jaro 1210 kiel Mureizens. En la 13-a jarcento en Morissen la episkopejo Koiro posedis feŭdajn bienojn en Morissen. Ĝis 1370 Morissen estis episkopa feŭdo de la voktejo Belmont kaj post 1370 al la voktejo de la grafoj de Sax-Misox. En la jaro 1538 la loĝantoj de Morissen sin liberaĉetis de la episkopa feŭdo. Ek de 1980 ekzistas forta kunlaboro kun la komunumo Cumbel, unue por la lernejo kaj ek de 1992 ankaŭ por la komunuma administracio. Aktuale okzas sub la projektonomo Futur Vallumnezia enketo kaj diskutoj pri eventualo kunigo de la komunumoj de la valo al unu sola komunumo. [1]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti