Moritz Daffinger

aŭstra artisto

Moritz Michael Daffinger (naskiĝis la 25-an de januaro 1790 kaj mortis la 21-an de aŭgusto 1849) estis aŭstria pentristo kaj skulptisto.

Moritz Michael Daffinger

Miniatur-pentristo, skulptisto
Persona informo
Naskiĝo 25-a de januaro 1790
en Lichtental, Aŭstra Imperio
Morto 21-a de aŭgusto 1849
en Vieno, Aŭstra Imperio
Tombo Centra Tombejo de Vieno
Nacieco aŭstro
Ŝtataneco Aŭstrio
Okupo
Okupo pentristo • iluministo • ilustristo • porcelain painter
vdr

Vivo redakti

Li naskiĝis en Lichtental, filo Johann Daffinger (1748-1796), pentristo en la loka fabriko de porcelano. Kiel 11-jarulo, li estis akceptita kiel metilernanto kaj poste estis akceptita en la Viena Akademio de Belartoj, kie li ricevis pentro-instruojn de Heinrich Füger. Lia specialaĵo estis la pentrado sur porcelano.

 
Portreto de la grafino Ferdinandine Karolyi, ĉ. 1840

Depost 1809 li prilaboris nur portretojn, kun speciala talento por miniaturoj pentritaj sur eburo. En 1812 li estis dungita kiel portretisto de la Ministro pri Eksterlandaj Aferoj Klemens von Metternich kaj administris la vastan kolekton de portretoj de la tria edzino de Metternich, Princino Melanie. Li ricevis influon de Jean-Baptiste Isabey kaj eĉ pli intensa de angla portretisto Thomas Lawrence, kiu vizitis Vienon en 1819. Dum liaj lastaj jaroj li koncentriĝis pri la pentrado de floroj.

Daffinger mortis en 1849 dum epidemio de ĥolero en Vieno kaj estis entombigita en la tombejo de Sankta Marx. In 1912 liaj restaĵoj estis transportitaj al tombomonumento en la centra tombejo de Vieno. Daffinger postlasis pli ol mil portretoj, multaj apartenantaj al la imperia familio de Aŭstrio.

Lia portreto troviĝas sur la 20-ŝilinga monbileto cirkulinta ĝis la enkonduko de eŭro en 1999.