Moritzhof estas loĝejkomplekso farita en 1921 kaj monumentprotektitaĵo en la kvartalo Andreasviertel de Erfurto, Germanio. La regiono estas parto de la urbocentro erfurta. La komplekso faritis laŭ la stilo de nov-bidermajro. Tio videblas ekz. ĉe la bandoj kornicaj, dufoje ŝtupitaj trompaj arkaĵoj kaj tipa surkalkaĵo mura.[1]

Vido al Moritzhof
Vido al la angulo Moritzstraße/Webergasse

Historio redakti

Unuaj planoj anstataŭigi malkonstruitajn domojn de la Andreo-kvartalo per novaj lupagotaj loĝejoj datumas ĝis la tempo de antaŭ la Unua mondmilito, ĝis 1912. Sub la estrado de Paul Peters, ĉefa urba konstruadkonsilisto, la magistrato prezentis en 1913 planojn konstrui konstruaĵon sur la stratoj Moritzstraße (suda parto) ĝis la kruciĝo kun Webergasse. Ĝi fariĝu ene de pli vasta koncepto pri urbokernrenovado. [2] Celo estis plimildigi la malabundon da loĝejoj en Erfurto, kie estis kreskinta la loĝantaro dum la lastaj jaroj. La unuaj planoj enhavis blokrandan konstruadoj kun du malantaŭaj aloj. En la kadro de arkitekta konkurso de 1918 ili ŝanĝitis tiamaniere, ke ene de la blokrandan konstruadon enkorpigitis ankaŭ la antaŭa parto de la strateto Webergasse. Krome farotu konstruado en la interna korto. La aranĝo de la interna korto faritis per faro de rektangula strato kun enireebloj kaj disde Moritzstraße kaj disde Webergasse. En 1921 la tuto finkonstruitis sub la egido de la ĉefkonstrukonsilisto Johannes Klass post dek monatoj da konstrutempo.

Nuntempe troviĝas en la ankoraŭ ne tute restaŭrita komplekso lupreneblaj loĝejoj kun stovoj kaj diversaj etmetiejoj.

Literaturo redakti

  • Mark Escherich: Städtische Selbstbilder und bauliche Repräsentation: Architektur und Städtebau in Erfurt 1918-1933, Lukas Verlag, Berlino 2010, ISBN 978-3-86732-062-7

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Moritzhof (Erfurt) en la germana Vikipedio.

Notoj redakti

  1. Mark Escherich: Städtische Selbstbilder und bauliche Repräsentation. p. 86
  2. Mark Escherich: Städtische Selbstbilder und bauliche Repräsentation. p. 85