Steven Patrick MORRISSEY, konata kiel Morrissey estas angla kantisto, kiu estas plej konata kiel la kantisto kaj lirikisto de la rokgrupo The Smiths. Post malfondo de la bando li ekfaris muzikon sole. Morrissey estas unu el la plej estimataj kantoverkistoj de brita popularmuziko. Li nuntempe loĝas en Romo.

Morrissey
Morrissey en la jaro 2006
Morrissey en la jaro 2006
Bazaj informoj
Naskonomo Steven Patrick Morrissey
Naskiĝo 22-an de majo 1959 (1959-05-22) (64-jaraĝa)
en Davyhulme
Ĝenroj Alternativa rokmuziko, Barata popmuziko, Punk-rokmuziko
Profesio Muzikisto, soloa kantisto, tekstisto
Instrumentoj Voĉa muziko, Piano
Aktivaj jaroj 1978 - nuntempo
Eldoninto 1982-1987: Rough Trade (UR), Sire (Usono)
1988-1994: His Master's Voice/Parlophone (UR), Sire (Usono)
1995: RCA (UR), Reprise (Usono)
1997: Mercury
2003-2007: Attack/Sanctuary
2007- : Decca
Parencaj
temoj
The Smiths
The Nosebleeds
Slaughter & the Dogs
Retejo www.itsmorrisseysworld.com
Persona informo
Naskonomo Steven Patrick Morrissey
Aliaj nomoj Morrissey
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Alma mater Trafford College
Okupo
Okupo komponistokantisto • poeto • kantaŭtoro • aŭtobiografo
TTT
Retejo https://www.morrisseyofficial.com
vdr

Produkto redakti

Albumoj kun The Smiths redakti

  • The Smiths - 1984
  • Meat is Murder - 1985
  • The Queen is Dead - 1986
  • Strangeways, Here We Come - 1987

Solokariero redakti

Albumo redakti

  • Viva Hate - 1988
  • Bona Drag - 1990
  • Kill Uncle 1991
  • Your Arsenal - 1992
  • Beethoven Was Deaf - koncerte -1993
  • Vauxhall and I - 1994
  • Southpaw Grammar - 1995
  • Maladjusted - 1997
  • Viva Hate - Limited Edition - 1998
  • You Are The Quarry - 2004
  • Live at Earls Court - 2005
  • Ringleader of the Tormentors - 2006
  • Years of Refusal - 2009
  • World Peace is None of Your Business - 2014

Morrissey kaj la franca kino redakti

La brita kantisto ĉiam ŝatis Francion, kaj aparte la francan kinon. Tiel, dum la periodo The Smiths, dum li mem kreas la albumajn jaketojn por la grupo, Morrissey elektis bildon de Jean Marais en la filmo Orphée (1950) por ilustri la 45-turniĝan vinildiskon This Charming Man kaj tiu de Alain Delon en L'Insoumis (1965) kiel kovro de la albumo The Queen is Dead.

En lia lasta albumo, la kanzono At Last I Am Born enhavas tiun strofon : « Look at me now / from difficult child / to spectral hand / to Claude Brasseur / blah, blah, blah, blah... » Homaĝo por la aktoro eltrovita en Bande à part, filmo de Jean-Luc Godard aperinta en 1964.

Dum la koncerto en Olympia, la 11-an de aprilo 2006, la scenejo estis interalie ornamita de granda faksimilo de foto de Sacha Distel, Morrissey citante tiu vespere Anna Karina, Sami Frey, Brigitte Bardot, sed ankaŭ Serge Gainsbourg kaj Françoise Hardy inter liaj plej ŝatataj artistoj. Laste, dum somero de 2006, dum la festivalo Rock en Seine, apud Parizo, la kantisto prezentiĝis kiel « Jean Gabin ».

Eksteraj ligiloj redakti