Mortinto (angle Dead Man) estas filmo de 1995 verkita kaj reĝisorita de Jim Jarmusch. En ĝi aktoras Johnny Depp, Gary Farmer, Billy Bob Thornton, Iggy Pop, Crispin Glover, John Hurt, Michael Wincott, Lance Henriksen kaj Robert Mitchum (en sia lasta rolo). La filmo estas ia moderna vesterno, nomata "psikedela vesterno" de Jarmusch mem, kun torditaj elementoj de la vesterna ĝenro. La filmo estas plene nigrablanka. Elstara ĝi interalie estas pro la filma muziko de Neil Young.

Mortinto
filmo
Originala titolo Dead Man
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 1995, 4 jan. 1996, 10 maj. 1996
Ĝenro vakera filmo, fantasta filmo, filma dramo, Ŝosefilmo, sendepende farita filmo, acid Western
Kameraado Robby Müller
Reĝisoro(j) Jim Jarmusch
Scenaro Jim Jarmusch
Filmita en Kalifornio • Niagara Falls • Arizono
Loko de rakonto Vaŝingtonio
Muziko de Neil Young
Rolantoj Johnny Depp • Gary Farmer • Crispin Glover • Lance Henriksen • Michael Wincott • Eugene Byrd • John Hurt • Robert Mitchum • Iggy Pop • Gabriel Byrne • Jared Harris • Mili Avital • Billy Bob Thornton • Alfred Molina • Michelle Thrush • Gibby Haynes • Michael McCarty • Pete Schrum • Jimmie Ray Weeks • Steve Buscemi
Produktinta firmao 12-Gauge Production
Honorigoj Eŭropa Filmopremio por la Plej Bona Ne-Eŭropa Filmo
IMDb
vdr

La filmo komenciĝas per citaĵo el Henri Michaux kiel moto: “It is preferable not to travel with a dead man”(Prefere oni ne vojaĝu kun mortinto).