Morvan (antaŭlonge Morvand) estas franca masivo el altaj montetoj situanta en region Burgonjo-Franĉkonteo, sur departementoj Côte-d'Or, Nièvre, Saône-et-Loire kaj Yonne. Ĝi superas kaviĝojn de Bazois kaj Neversio okcidente, Terre-Plaine kaj kaviĝon de Auxois norde , ebenaĵojn de Ĉarolio kaj de Aŭtunio sude kaj sud-oriente.

Panoramo en Suda-Morvan (Nièvre).
Morvan
Situo de Morvan
Situo de Morvan
Situo de Morvan
montarmasivo [+]

Oficiala nomo: Morvan

Lando Francio
RegionoBurgonjo-Franĉkonteo
DepartementoCôte-d'Or, Nièvre,
Saône-et-Loire, Yonne

Parto deBurgonjo

Supermara alteco901 m [+]
Koordinatoj47° 15′ N, 4° 6′ O (mapo)47.254.1Koordinatoj: 47° 15′ N, 4° 6′ O (mapo)
Plej alta punktoHaut Folin
- alteco901 m

Longo100 km (62.137119223733 mi)
Larĝo55 km (34.175415573053 mi)
Areo5 134 km² (513 400 ha)

Geologia konsistoMetamorfa rokaĵo
Geologia periodoDevonio (ĉ. 400 Ma)

Geografia lokigo sur la mapo : Burgonjo

Vidu situon de Morvan kadre de Burgonjo
Vidu situon de Morvan kadre de Burgonjo
DEC

Geografia lokigo sur la mapo : Francio

Vidu situon de Morvan kadre de Francio
Vidu situon de Morvan kadre de Francio
DEC
Map
Morvan
Vikimedia Komunejo:  Morvan [+]
vdr

Estas malfacile konsideri Morvan kiel montaron : laŭ klimato, ĝiaj maksimumaj kulminoj situigas ĝin en monteteca etaĝo.

Kulmino de Morvan estas Haut Folin (901 metroj). La regiono estas markita per densa hidrografia reto, kun multaj artefaritaj lagoj, kaj per forta arbareco. Morvan konsistigis regionan naturan parkon ekde 1970. Ĝi estas la signifika reliefo plej proksima al pariza aglomeraĵo. Ĝi povas esti konsiderata kiel granita avangardo de Centra Masivo.

Geografio redakti

Administra divido redakti

 
Mapo de Burgonjo kun kantonoj ligitaj al Morvan

Morvan estas ofte konsiderata kiel nordorienta etendiĝo de Centra Masivo.

Topografio redakti

 
Haut Folin kaj ties televidrelajso (901 m)
 
Monto Beuvray (821 m)
 
Château-Chinon sur flankoj de kalvario

Norde, Morvan aspektas kiel vasta altebenaĵo ĝiboplena, kiu altiĝas malrapide suden. Tiuj ondoj, kiuj staras laŭ ŝtupoj malsupreniĝas ĝis pariza baseno, kaj konsistigas Malsupra-Morvan (france Bas-Morvan). Alteco ne superas 600 metrojn. En sia malsupra parto, sude de Montsauche-les-Settons, staras la plej altaj kulminoj de Supra-Morvan (france Haut-Morvan).

Morvan ne posedas tre altajn montojn ĉar ĝia maksimuma alteco estas en montoĉeno Bois du Roi sur Haut Folin kaj ties 901 metroj. Tamen aliaj montoj atingas aŭ superas 800 metrojn :

  • Grand Montarnu (kulmino de Nièvre) : 857 m
  • monto Préneley : 855 m
  • Bas Folin : 832 m
  • monto Beuvray : 821 m
  • Bois de la Loge : 818 m
  • Télégraphe, aŭ Tureau des Grands Bois : 800 m

Montoĉeno Bois du Roi enhavas kelkajn duarangajn montojn kiaj Haut Forgeot (809 m), Trois Bornes (838 m) aŭ Brûlé (882 m).

Aliaj montoj de Morvan estas :

Morvan de 400 m redakti

 
Monta pejzaĝo de Morvan

« Morvan de 400 m » estas aro da montetoj el granito, kies alteco ĝenerale estas inter 300 kaj 500 m, excepte de ĉirkaŭ Monto Beuvray (kiu kulminas je 821 m) kaj de vallons du Chaloire (kiuj povas alti ĝis 600 m). La klimato estas tie malpli severa ol centre de Morvan.

Pro sia situo kaj alteco, Morvan ricevas oftajn kaj abundajn pluvojn, averaĝe 1 000 mm da pluvo jare rande kaj pli ol 1 800 mm sur la plej kulminoj[1]. Pluvas aŭ neĝas dum preskaŭ 180 tagoj jare sur la kulminoj.

Hidrografio redakti

 
Lago de Pannecière kaj ties hidroelektra baraĵo

Estas multaj riveroj, kiuj provizas artefaritajn lagojn (lago de Pannecière-Chaumard (520 ha) kaj lago de Settons (320 ha) estas la plej grandaj). Tiuj spektakla lagoj allogas multajn turistojn en la regiono.

Estas 4 aliaj grandaj lagoj en Morvan : lago de Chamboux (75 ha), lago de Chaumeçon (135 ha), lago de Crescent (165 ha) kaj lago de Saint-Agnan (140 ha).

Orogenezo redakti

Paleozoiko redakti

 
Geologia mapo de Morvan

Mezozoiko redakti

Terciaro redakti

Regiona Natura Parko de Morvan redakti

 
Regiona Natura Parko de Morvan en Burgonjo ekde ĉarto de 2007.

Morvan estas protektita per Regiona Natura Parko kreita en 1970.

Faŭno kaj flaŭro redakti

Faŭno redakti

Flaŭro redakti

Historio redakti

Romia epoko redakti

 
Plano de opidumo de Bibracte

En 52 a.K., urbo nomita Bibracte staris sur Monto Beuvray (821 m). Tiu urbo, ĉefurbo de gaŭla tribo de aeduoj fariĝis fama okze de invado de Gaŭlio fare de Julio Cezaro. Tie la gaŭlaj triboj decidis defendi sin ariĝante malantaŭ nur unu estro, Vercingetoriks. Monto Beuvray fariĝis tre grava prifosadejo.

Post romia invado, Bibracte estis forlasita profite al Autun situanta je dudeko da kilometroj.

Moderna epoko redakti

Morvan estas ankaŭ la lando de Vauban, kiu naskiĝis tie en 1633 kaj tie vivis dum sia infaneco.

Aktiveco redakti

Turismo redakti

Muzeoj redakti

 
Domo Vauban en Saint-Léger-Vauban
 
Muzeo pri kelta civilizacio en Bibracte

Marŝadpadoj redakti

Tie trairas la sekvantaj longmarŝaj padoj :

Ekonomio redakti

 
Ĉarolrasaj bovinoj super Roussillon-en-Morvan (Saône-et-Loire)

Kulturo kaj popolaj tradicioj redakti

Muziko en Morvan redakti

 
Vjelo

Gastronomio redakti

Estas du fromaĝoj en Morvan : « Saint-Alban » kaj « Fin Morvan ».

Arkitekturo redakti

Antaŭlonga Arkitekturo redakti

 
Tipa mezepoka morvana domo (desegno de Eugène Viollet-le-Duc).

Nuntempa arkitekturo redakti

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Klimato de Morvan Arkivigite je 2014-02-01 per la retarkivo Wayback Machine sur TTT-ejo "patrimoinedumorvan.org"

Vidu ankaŭ redakti

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

Eksteraj ligiloj redakti

 
Panoramo al Morvan de Belvédère du Carnaval en Uchon en departemento Saône-et-Loire.
Komunumo Étang-sur-Arroux estas videbla malproksime centre dekstre.
Fone maldekstre, Monto Beuvray distingiĝas.