Mos Teutonicus [mos teŭtonikus] estas kadavrotrakta praktiko, uzata ĉefe dum la dua krucmilito kaj poste. Oni bolis en vinagro aŭ akvo la korpon de la mortinto ĝis la karno disiĝis de la ostoj. La vorto "Mos Teutonicus" venas el la latina vorto signifanta "germana moro" aŭ "germana kutimo".

Tiu praktikado elformiĝis, ĉar oni ne povis hejmentransporti la kadavrojn de la mortintoj dum la krucmilitoj. Tiel oni forigis la karnon kaj hejmenliveris nur la ostojn, kiuj ofte servis kiel relikvoj.

Spite al la plej ofte harstariga traktado de la kadavro, ĝis estis rekonita en la katolika eklezio, eĉ ĝi havis malgrandan dokumentadon. En la 1300-aj jaroj papo Bonifaco la 8-a eldonis papan buleon De Sepulturis, kiu malpermesis la praktikadon. [1]

Referencoj redakti

  • Brown, Elizabeth A. R. 1981. Death and the human body in the later Middle Ages: The legislation of Boniface VIII on the division of the corpse. Viator. 12:221-270.
  • Brown, Elizabeth A. R. 1990. Authority, the Family, and the Dead in Late Medieval France. French Historical Studies. 16:803-832.
  • Mafart B, Pelletier J-P and Fixot M. 2004. Post-mortem ablation of the heart: a medieval funerary practice. A case observed at the cemetery of Ganagobie Priory in the French Department of Alpes de Haute Provence. International Journal of Osteoarchaeology. 14:67-73.