Mosdós
Mosdós [moŝdOŝ] estas vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Somogy, en Distrikto Kaposvár.
Bazaj informoj redakti
- Koordinatoj de tutmonda loktrova sistemo: 46.3546/17.99
- Areo: 17 km²
- Loĝantaro: 1110
- Poŝtkodo: 7257
- Telefonprefikso: 82
Situo redakti
Mosdós situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Kaposvár–Dombóvár, rojo nomata Kapos preterfluas. Dombóvár troviĝas je distanco de 16 km, Kaposvár je distanco de 18 km-oj.
Historio redakti
Antaŭ la hungaroj keltoj vivis ĉi tie. La unua mencio devenas el la 16-a jarcento. Dum dominado de turkoj la vilaĝo senhomiĝis nur dum efemera tempo. En 1732 la katolika eklezio fondis lernejon por la ĵus alvenintaj homoj. Vilaĝservoj estas aŭtonomio de ciganoj, poŝto.
Vidindaĵoj redakti
- romkatolika klasikisma preĝejo omaĝe al Ĉieliro de Nia Sinjoro de 1843
- romkatolika kapelo de 1779
- Kastelo de Mosdós aŭ kastelo de Pallavicini de 1892, inter 1939-1944 estis rifuĝejo de poloj, inter 1945-1947 hospitalo de Ruĝa Armeo, inter 1947-1949 rifuĝejo de grekoj, poste hospitalo por pulmomalsanoj