Moses Harman

usona aktivulo

Moses Harman (naskiĝis la 12-an de oktobro 1830, mortis la 30-an de januaro 1910) estis usona instruisto kaj elstara publikigisto pro sia konstanta subteno por virinaj rajtoj.

Moses Harman
Persona informo
Naskiĝo 12-an de oktobro 1830 (1830-10-12)
en kantono Pendleton
Morto 30-an de januaro 1910 (1910-01-30) (79-jaraĝa)
en Los-Anĝeleso
Ŝtataneco Usono vd
Profesio
Okupo instruisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li estis procesita laŭ la Leĝo Comstock pro publikigo de kontraŭleĝa enhavo en sia anarkiisma gazeto Lucifer the Lightbearer. Li estis arestita kaj enprizonigita multajn fojojn pro publikado de supozita obscena materialo. Ankaŭ lia edzino, nome Lillian Harman, estis elstara anarkiisto.

Eksteraj ligiloj redakti