La moskeo de Permjo (ruse Пермская соборная мечеть, Permskaja sobornaja meĉet, laŭvorte "katedrala moskeo de Permjo") konstruiĝis inter la jaroj 1902 kaj 1903 kiel unua moskeo en la rusia urbo Permjo. La konstruon ebligis grandaj mondonacoj de la lokaj tataraj komercistaj familioj, la domon planis la arkitekto Aleksandr N. Oĵegov (Александр Н. Ожегов).

Moskeo de Permjo
moskeo [+]
Koordinatoj58° 0′ 51″ N, 56° 13′ 39″ O (mapo)58.01408856.227608Koordinatoj: 58° 0′ 51″ N, 56° 13′ 39″ O (mapo)

Estiĝo1902

Moskeo de Permjo (Permja regiono)
Moskeo de Permjo (Permja regiono)
DEC
Lokigo de Permja regiono en Rusio

Map
Moskeo de Permjo
Vikimedia Komunejo:  Perm Mosque [+]
vdr
la moskeo de Permjo

La urba islama komunumo en 1901 ricevis la permeson konstrui moskeon en la tre dense loĝata tatara kvartalo de la urbo, kaj jam la 23-an de septembro 1903 la preĝejo estis solene inaŭgurita.

Pro la sovetunia ateisma politiko la konstruaĵo estis fermita la 11-an de septembro 1936. Laŭ informoj de la moskea retejo en oktobro 1937 estis malliberigitaj dek gvidaj membroj de la moskea estraro, inter ili la urba imamo. Laŭ tiu informo ĉiuj ili estis pafmurditaj. En 1940 la moskeo iĝis ŝtata posedajo. La 4-an de aprilo 1990 la moskeo estis redonita al la urba islama komunumo.

Eksteraj ligiloj redakti