Moskeo de Rustem Paŝa

La moskeo de Rustem Paŝa (turke Rüstem Pasha Camii) estas moskeo de la otomana imperio en Hasırcılar Çarşısı en la distrikto Eminönü, Istanbulo, Turkio.[1]

Moskeo de Rustem Paŝa
vidindaĵo • ĉefmoskeo [+]
Koordinatoj41° 1′ 3″ N, 28° 58′ 7″ O (mapo)41.0175910428.96874786Koordinatoj: 41° 1′ 3″ N, 28° 58′ 7″ O (mapo)

ArkitektoSinan

Estiĝo1561

Moskeo de Rustem Paŝa (Istanbulo)
Moskeo de Rustem Paŝa (Istanbulo)
DEC
Moskeo de Rustem Paŝa
Moskeo de Rustem Paŝa
Lokigo de Istanbulo en Turkio

Map
Moskeo de Rustem Paŝa
Vikimedia Komunejo:  Rüstem Pasha Mosque [+]
vdr
En 2000.

La moskeo estis desegnita de la imperia arkitekto Mimar Sinan por la Granda Veziro Damat Rustem Paŝa (edzino de unu de la filinoj de Sulejmano la 1-a, nome la sultanino Mihrimah). La konstruado ekis en 1561 kaj finiĝis en 1563.[2]

Arkitekturo redakti

Ekstero redakti

La moskeo estis konstruita sur alta teraso super komplekso de vendejoj kies lupagoj estis intencitaj por subteni finance la elspezojn de la moskeo. La internaj ŝtuparoj permesas aliron al ampleksa korto. La moskeo havas duoblan portikon kun kvin areoj sub kupolo sur kiu estas ampleksa teraso subtenita per strio da kolonoj.[3]

Interno redakti

La interno famas pro la kvanto kaj kvalito de la azuleĥoj de İznik kiuj reprezentas grandan varion de floraj kaj geometriaj bildoj. Tiuj azuleĥoj ne nur kovras la murojn de la portiko sed ankaŭ la mihrabon, la minbaron, la murojn, la kolonojn kaj la eksteran portikon. Tiuj azuleĥoj krom la tipan bluan koloron montras la uzadon de tomat-ruĝan koloron karakteran de la frua periodo de Iznik (1555-1620), kaj neniu alia moskeo en Istanbulo havas tiom abundan uzadon de tiaj azuleĥoj.[4]

La plano de la konstruaĵo estas esence oklatero enmetita en ortangulo. La cetero de la granda ĉefa kupolo ripozas sur kvar duon-volboj en la diagonaloj de la konstruaĵo. La arkoj de la volbo ripozas sur kvar oklateraj pilieroj nome po du norde, kaj po du sude. Norde kaj sude estas la koridoroj apogitaj sur la pilieroj kaj sur la malgrandaj kolonoj de marmoro kiu estas inter ili[3]

Bildaro redakti

Notoj redakti

  1. Rogers, Sinan, pp. index
  2. Faroqhi, Subjects of the Sultan.
  3. 3,0 3,1 Freely, Blue Guide Istanbul
  4. Denny, Iznik: The Artistry of Ottoman Ceramics

Bibliografio redakti

  • Denny, Walter B. (2005). Iznik: The Artistry of Ottoman Ceramics. Thames & Hudson. ISBN 0-500-51192-6.
  • Faroqhi, Suraiyah (2005). Subjects of the Sultan: Culture and Daily Life in the Ottoman Empire. I B Tauris. ISBN 1-85043-760-2.
  • Freely, John (2000). Blue Guide Istanbul. W. W. Norton & Company. ISBN 0-393-32014-6.
  • Necipoğlu, Gülru (2005). The Age of Sinan: Architectural Culture in the Ottoman Empire. London: Reaktion Books. ISBN 978-1-86189-253-9.
  • Rogers, J.M. (2007). Sinan: Makers of Islamic Civilization. I B Tauris. ISBN 1-84511-096-X.