Moskva Durov Teatro de Animaloj

Moskva Durov Teatro de Animaloj (ruse Московский театр зверей имени В. Л. Дурова) aŭ "Anguleto de avĉjo Durov" estas unika scenejo, sur kiu faras siajn atrakciojn diversaj dresitaj animaloj.

Moskva Durov Teatro de Animaloj
teatra ensemblo • circus building • rekonilo
Komenco 1912 vd
Geografia situo 55° 46′ 46″ N, 37° 37′ 17″ O (mapo)55.7794132137.62125545Koordinatoj: 55° 46′ 46″ N, 37° 37′ 17″ O (mapo)
Lando(j) RusioRusia ImperioSovetunio vd
Situo Meŝĉanskij
Moskva Durov Teatro de Animaloj (Moskvo)
Moskva Durov Teatro de Animaloj (Moskvo)
DEC
Moskva Durov Teatro de Animaloj
Moskva Durov Teatro de Animaloj
Map
Moskva Durov Teatro de Animaloj
Fondinto(j) Vladimir Durov vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La teatron establis la 8-an de januaro 1912 Vladimir Durov, gentopatro de la fama cirka dinastio Durov, kiu estis respektinda klaŭno, dresisto kaj verkisto. Liaj idoj ĝis nun servas en ĝi.

La bazan konstruaĵon realigis en 1894 arkitekto August Weber, poste ĝin en 1912 rekonstruis arkitekto Nikolaj Polikarpov. En 1980 estis alkonstruitaj novaj ejoj. Hodiaŭ en la teatro funkcias la Granda kaj la Malgranda scenejoj, la atrakcio "La musa fervojo", la muzeo.

"Anguleto de avĉjo Durov" estas rekonita kiel nacia valoro, unu el la gvidaj instruaj centroj de Rusio donanta al la juna generacio spiritecon kaj moralecon.

Geaktoroj - animaloj redakti

  • Urso "Petrovich"
  • Tigrino "Masjana"
  • Makako "Ĵasmin"
  • Ĉimpanzo "Toma"
  • Lupinoj: "Verka", "Vasilisa", "Romaŝka"
  • Geazenoj: "Dolli" kaj "Burik"
  • Hundoj (spanieloj, pudeloj, huskioj, ŝpicoj aŭ samojedoj)
  • Poneoj: "Romeo" kaj "Figaro"
  • Katoj (kelkaj specoj)
  • Gekaproj: "Jeŝa", "Bigl", "Skippi", "Chanel" kaj Dolĉe"
  • Melo "Ĉuk"
  • Histrikoj: "Ajza", "Boni", "Loki", "Sneg" (Neĝo)
  • Elefantinoj: "Sjuzi" kaj "Remi"
  • Gehipopotamoj: "Dobrinja" kaj "Muĥa"
  • Procionoj: "Meni" kaj "Kreŝ"

Eksteraj ligiloj redakti