Mostafa MOIN (perse مصطفی معین; naskiĝis la 1-an de aprilo 1951, Naĝafabad, Irano) estas irana politikisto.

Mostafa Moin
perse مصطفی معین
Persona informo
Naskiĝo la 1-an de aprilo 1951
en Naĝafabad, Irano
Ŝtataneco Irano vd
Alma mater Ŝiraza universitato
Partio Islama Irana Partoprena Fronto vd
Profesio
Okupo politikistokuracisto vd
En TTT La oficiala blogo farsi
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

En 1969, post finlerno de mezlernejo en Esfahano, li estis akceptata en medicinan lernejon de la Ŝiraza universitato kaj post la venko de la irana revolucio laboris en tiu ĉi universitato. En komenco de la Iraka-Irana milito Moin iris al fronto kiel feldŝero (antaŭkuracisto). Printempe 1981 li estis elektita la rektoro de la Ŝiraza universitato kaj okupis tiun postenon dum du jaroj.

Ministro kaj deputito redakti

En 1982 li gajnis parlamentan balotadon en Ŝirazo kaj iĝis deputito de la meĝliso. Moin estis ministro pri kulturo kaj alta edukado en la registaro de prezidanto Ali Akbar Haŝemi Rafsanĝani (1989-1993) kaj tiu de Mohammad Ĥatami (2000-2003). Dufoje li eksiĝis: en julio 1999, post la studenta protestado kaj en julio 2003.

Kandidato por prezidanto redakti

Moin partoprenis la prezidantan balotadon de 2005 kaj estis konsiderata unu el ĉefaj rivaloj de Ali Rafsanĝani. Li same pledis por liberigo de ekonomio, plialtigo de sociaj garantioj, normaligo de rilatoj kun Usono kaj Eŭropa Unio kaj defendo de homaj rajtoj. Komence li ricevis rifuzon pri kandidatiĝo kaj akuzis potencojn pri intenca varmigo de antaŭbalota atmosfero en la lando. Antaŭ la voĉdonado la irana novaĵagentejo IRNA okazigis opinisondon, laŭ kiu Moin devus ricevi 18,3 % kaj okupi la trian lokon.[1] La 17-an de junio li ricevis 4 095 827 voĉoj (13,93 %) kaj ne pluiris al la dua voĉdoncirklo, okazinta la 24-an de junio. Li alvokis siajn subtenantojn voĉdoni por Rafsanĝani.[2]

Referencoj redakti