La motaciloj formas la paserinan birdogenron Motacilla. Ili estas malgrandaj birdoj kun longaj vostoj kiujn ili movas ofte. Motacilla, la radiko de la nomoj kaj de la familio kaj de la genro signifas en la latina scienca nomo movante voston. La Hinda dendronantoHinda motacilo apartenas al la monotipa genro Dendronanthus kiu estas tre rilata al Motacilla kaj foje estas inkludata en tiu genro.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Motaciloj
Bildo de Nigradorsa motacilo
Bildo de Nigradorsa motacilo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Motaciledoj Motacillidae
Genro: Motacilla
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Karakteroj redakti

Motaciloj estas sveltaj, ofte koloraj, surgrundomanĝantaj insektovoraj birdoj de malferma kamparo en la Malnova Mondo. Ili estas ankaŭ surgrundaj nestumantoj; la ino demetas ĝis ses punktecaj ovojn ĉiun ovodemetadon. Inter la plej rimarkindaj kutimoj estas preskaŭ konstanta vostomovo, kio nomigas la specion en kelkaj llingoj kiel la angla per "wagtail". Spite la tutmondeco de tiu kutimo kaj ties observado, oni ne konas bone la kialojn de tiu moro. Oni sugestis, ke tiu faro povus movigi aŭ fuĝigi predon, aŭ ke temas pri signalo de memsubmeto al aliaj motaciloj. Ĵusaj studoj sugestis, ke temas pri signalo de priatento[1] kiu povus helpi forigi aŭ senkuraĝigi eventualajn predantojn.[2]

Sistematiko redakti

 
Motacilo

Je unua rigardo, motaciloj ŝajnas esti dividataj en flavventra grupo kaj blankaventra grupo, aŭ en grupo kie supra kapo estas nigra kaj aliaj kie ĝi estas kutime griza, sed povus esti ankaŭ oliveca, flava aŭ de aliaj koloroj. Tamen tiuj ne estus evoluaj stirpoj; ŝanĝoj de ventrokoloro kaj pliigo de melanino okazis sendepende kelkajn fojojn ĉe motaciloj, kaj la kolorbildoj kiuj fakte indikas rilaton estas pli subtilaj.

Analizoj de DNA ne estis tre utila: oni konfirmis la supozon ke estas superspecio de probable 3 blankaventraj, nigragorĝaj motaciloj. Ankaŭ, estas alia superspecio en subsahara Afriko, nome 3 blankagorĝaj specioj kun nigra brustozono. La restaj 5 specioj estas tre variaj morfologie kaj ties rilatoj inter ili kaj kun la aliaj du kladoj ne estis sufiĉe klarigitaj.

La origino de la genro ŝajne estas en la ĝenerala areo de Orienta Siberio/Mongolio. Motaciloj disvastiĝis rapide tra Eŭrazio kaj disiĝis al Afriko dum la Zankleano (Komenca Plioceno)[3] kie la subsahara stirpo estis poste izolata. La afrika Makulmotacilo (kaj eble la azia Mekonga motacilo) diverĝis antaŭ la amasradiadoj de la blankaventraj nigragorĝaj kaj plej parto de la flavventraj formoj, ĉiuj el kiuj okazis dum la fina Piacenziano (komenca Frua Plioceno), proksimume antaŭ ĉirkaŭ 3 ma.

Tri specioj estas poli- aŭ parafiletikaj laŭ la nuna taksonomio kaj subspecioj bezonas esti reatribuitaj kaj/aŭ specioj bezonas esti disigitaj. La Flava motacilo (konata ankaŭ kiel Blukapa motacilo aŭ eĉ per aliaj nomoj), ĉefe, estis ĉiam taksonomia kaprompilo kun ĉirkaŭ dekduo da akceptataj subspecioj kaj multaj pliaj nevalidaj. La du restaj "monokromaj" specioj, nome la Mekonga kaj la Makulmotacilo povus esti proksime parencaj aŭ plej probable rimarkinda ekzemplo de konverĝa evoluo.

Prahistoraj motaciloj konataj el fosilioj estas Motacilla humata kaj Motacilla major.

Vidu la speciartikolojn pri pli da informo pri rilatoj inter individuaj specioj.

Specioj en taksonomia ordo redakti

La Mekonga motacilo estis priskribita kiel nova specio por la scienco nur en 2001.

El tiuj specioj la unuaj 5 estas nigrablankaj specioj nome la Blanka motacilo, Japana motacilo, Blankabrova motacilo, Mekonga motacilo kaj Makulmotacilo, dum la Citronmotacilo, Flava motacilo, Montarmotacilo kaj Madagaskara motacilo aldonas la flavan koloron.

 


Referencoj redakti

  • Voelker, Gary (2002): Systematics and historical biogeography of wagtails: Dispersal versus vicariance revisited. Condor 104(4): 725–739. [angla kun hispana resumo] DOI: 10.1650/0010-5422(2002)104[0725:SAHBOW]2.0.CO;2 HTML resumo

Notoj redakti

  1. Randler, C (2006). "Is tail wagging in white wagtails, Motacilla alba, an honest signal of vigilance?" Animal Behaviour 71 (5): 1089-1093
  2. Hasson, O. (1991). "Pursuit-deterrent signals: communication between prey and predator". Trends in Ecology & Evolution, 6:325-329.
  3. La dato de 4.5 ma ĉe Voelker (2002) estas dubinda ĉar ĝi ne referencas al fidinda informo sed baze sur averaĝaj ĉirkaŭkalkuloj kiuj nuntempe oni konas ke ofte estas malpravaj.

Eksteraj ligiloj redakti