Motherland (filmo de 2010)

Motherland (en Esperanto: patrina lando; እናት ሀገር ˀənatə hägär) estas sendependa dokumentofilmo reĝisorita kaj verkita de Owen 'Alik Shahadah. Motherland estas la daŭrigo en 2010 de la dokumentfofilmo 500 Years Later (500 Jaroj Poste).

Motherland
filmo
Originala titolo Motherland
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 2010
Ĝenro dokumenta filmo
Reĝisoro(j) Owen 'Alik Shahadah
Filmita en Zimbabvo • Egiptio
Loko de rakonto Afriko
Rolantoj Molefi Kete Asante
IMDb
vdr

Sinoptiko redakti

Motherland estas dokumentofilmo pri la afrika kontinento de antikva Egiptio ĝis la nuntempo. Ĝi donas superrigardon de la afrika historio kaj de nuntempaj temoj, sed kun afrikaj homoj en la centro de la rakonto.

Premioj redakti

  • Nomumita por la akademia premio de la plej bona afrika diaspora dokumentofilmo (2011)
  • Premio de la plej bona dokumentofilmo, Internacia filmfesto de Zanzibaro (2010)
  • Premio de la plej bona komitato de direktoroj por la panafrika filmfestivalo pri dokumentofilmoj (2010)

Rolantaro redakti

La rolantaro prezentas kernajn figurojn de la afrika politika mondo kiel ekzemple Amiri Baraka, Barack Obama, Meles Zenawi, Desmond Tutu...

Vidu ankaŭ redakti

Sona Jobarteh (komponis la muzikon por la filmo)

Panafrikanismo

Maafa, afrika holokaŭsto

Noto kaj referencoj redakti

Tiu ĉi artikolo estas traduko de la artikolo Motherland (2010 film) en la angla vikipedio, listo de aŭtoroj.

Eksteraj ligiloj redakti