La motorsegilo (aŭ ĉensegilo) estas segilo, funkciigita per (dutakta) benzina aŭ elektra motoro, per aerpremo (pneŭmatike) aŭ per olepremo (hidraŭlike) kaj kies plej grava parto estas la segilĉeno. Motorsegiloj kun specifa ĉeno (diamant-kovrita) estas uzeblaj por segi ŝtonojn, konstrumaterialojn.

Motorsegilo

Motorsegilo McCulloch

Motorsegilo McCulloch
Klasifiko lignaĵista instrumentaro
Uzata por segado de arboj kaj ligno
vdr
Dum laboro

Historio redakti

 
Osteotomo, memfunkciigita segilĉeno por ostoj
 
Duhoma segilo ĉirkaŭ 1943

La teknika principo de la motorsegilo, kies ĉeneroj kuras sur relo, estis jam uzataj en 1830 fare de la Würzburg-a kuracisto Bernhard Heine ĉe osteotomo, por segi ostojn.

Oni ellaboris jam t.n. segilmaŝinojn antaŭ 1900, kiuj povis ŝanĝi la pure manlaboron en la arbaro. En la 1920-aj jaroj, oni evoluigis, inventis motorsegilon, pezan de ĉirkaŭ 50 kg kaj uzeblan komplike, per du homoj. Oni uzis tiun plierigi la jam dehakitajn arbotrunkojn.

La unua benzinpelita kaj uzita motorsegilo estis Sector. La unuan serie produktitan benzinan motorsegilon surmarketigis la Hamburga entrepreno Dolmar en 1927 (Typ A). Ĝi nomiĝis laŭ la unua testloko sur Dolmar-monteto en Turingio. La segilon povis teni nur du homoj kaj oni povis segi nur vertikale. La unuan motorsegilon kun elektromotoro por diserigo de jam dehakitaj trunkoj produktis Stihl en 1926.

Plua evoluigo estis, ke oni produktis segilojn kun ŝanĝeblaj reloj (je 90°). Poste oni evolugis unuhomajn segilojn (DOLMAR CP ekde 1952), kiu grave plibonigis la efikecon.