La Movado Nigra Povo (angle Black Power movement) estis socia movado motivita de deziro de sekureco kaj mem-sufiĉo kio ne estis disponebla ene de la ruĝaj linioj de la afrikusonaj kvartalon. Aktivuloj de Nigra Povo fondis librovendejojn, manĝokooperativojn, farmojn, amaskomunikilojn, eldonejojn, lernejojn, klinikojn kaj ambulancajn servojn poseditajn de nigruloj.[1][2][3][4][5][6] La internacia efiko de la movado inkludis ekzemple la Revolucion Nigra Povo en Trinidado kaj Tobago.[7]

Movado Nigra Povo
politika movado • black movement
vdr
Black Panther ĉe la Monumento de Lincoln en Vaŝingtono, Junio 1970.

Fine de la 1960-aj jaroj, Black Power reprezentis la peton de pli tuja violenta agado por kontraŭi la usonaj blankulan superismon. Plej el tiuj ideoj estis influita de la kritikoj fare de Malcolm X al la pacemaj protestometodoj de Martin Luther King Jr.. La murdo de Malcolm X en 1965, kongrue kun la urbaj tumultoj de 1964 kaj 1965, ardigis la movadon.[8] Novaj organizoj kiuj apogis la filozofiojn de Nigra Povo game el adoptado de socialismo fare de kelkaj branĉoj de la movado ĝis la nigrula naciismo, kiel la Black Panther Party (BPP), kreskiĝis ĝis elstareco.[7]

Kvankam afrik-usonaj pensuloj kiel Robert F. Williams kaj Malcolm X influis super la frua movado Nigra Povo, la Partio Black Panther kaj ties sintenoj estas amplekse vidataj kiel angulŝtono. Ĝi estis influita de filozofioj kiel Tutafrikismo, nigrula naciismo kaj socialismo, sa kiel de tiutempaj eventoj kiel la Kuba Revolucio kaj la Malkoloniigo de Afriko.[9]

Anoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. . Black-Owned Bookstores: Anchors of the Black Power Movement – AAIHS (en-US) (28a de Januaro, 2017). Alirita 10a de Marto, 2017.
  2. Konadu, Kwasi. (1a de Januaro 2009) A View from the East: Black Cultural Nationalism and Education in New York City (angle). Syracuse University Press. ISBN 9780815651017.
  3. Klehr, Harvey. (1988-01-01) Far Left of Center: The American Radical Left Today (angle). Transaction Publishers. ISBN 9781412823432.
  4. Black Power TV | Duke University Press (angle). Alirita 11a de Marto, 2017.
  5. The Black Power movement and its schools | Cornell Chronicle. Alirita 11 de Marto, 2017.
  6. Nelson, Alondra. (1a de Januaro 2011) Body and Soul: The Black Panther Party and the Fight Against Medical Discrimination (angle). U of Minnesota Press. ISBN 9781452933221.
  7. 7,0 7,1 “Black Power Movement”, Encyclopedia of African-American Culture and History.
  8. Malcolm X: From Nation of Islam to Black Power Movement. Alirita 2020-04-24.
  9. Komozi Woodard, "Rethinking the Black Power Movement", Africana Age.

Bibliografio redakti

  • Brian Meeks, Radical Caribbean: From Black Power to Abu Bakr.
  • James A. Geschwender. Class, Race, and Worker Insurgency: The League of Revolutionary Black Workers. New York: Cambridge University Press, 1977.
  • Austin, Curtis J. (2006). Up Against the Wall: Violence in the Making and Unmaking of the Black Panther Party. University of Arkansas Press. (ISBN 1-55728-827-5)
  • McLellan, Vin, kaj Paul Avery. The Voices of Guns: The Definitive and Dramatic Story of the Twenty-two-month Career of the Symbionese Liberation Army. New York: Putnam, 1977.