Movado Reformista (Belgio)

partio en Belgio

La Movado Reformistafrance Mouvement Réformateur (MR), germane Reformbewegung) estas franclingva liberalisma politika partio en Belgio, kiu ekestis el kvar franclingvaj kaj unu germanlingva belgaj partioj. Ĝi balote kandidatas nur en Valonio inkluzive de la 9 germanlingvaj belgaj komunumoj, kaj en la Brusela Ĉefurba Regiono.

Movado Reformista
Mouvement Réformateur
partio
Lando  Belgio
Estro Charles Michel
Fondiĝo 1846 (Parti libéral)
1961 (PLP-PVV)
1971 (PLP)
1979 (PRL)
+ 1964 (FDF)
+ 1998 (MCC)
= 2002 (MR)
Lingvo(j) franca
Ĉefa sidejo Avenue de la Toison d'Or, 84-86
1050 Bruselo
Ideologio liberalismo
Retejo www.mr.be
vdr

La partio en la jaro 2002 ekestis per la unuigo de kvar ĝis tiam ekzistintaj politikaj partioj:

  • La "Partio Reformista Liberala" (Parti Réformateur Libéral, PRL) estis la plej malnova politika partio de Belgio. Ĝi fondiĝis en 1846 sub la nomo parti libéral, do "partio liberala". La ĉefaj partiaj valoroj estis libereco, humanismo kaj egaleco.
  • La germanlingva "Partio por Libereco kaj Progreso" (Partei für Freiheit und Fortschritt, PFF) estis germanlingva liberala partio. Ĝi kandidatis en la 9 germanlingvaj belgaj komunumoj de Belgio.
  • La "Fronto Demokratia de Franclingvanoj" (Front démocratique des francophones, FDF) aparte engaĝiĝis por al rajtoj kaj liberecoj de la franclingvaj belgoj. Ĝi fondiĝis en 1964.
  • La "Movado de Civitanoj por Ŝanĝado" (Mouvement des Citoyens pour le Changement, MCC) estis centrisma, tendence iom dekstra movado, kiu en 1998 deflankiĝis el la tiama partio PSC (Parti social chrétien) (nun Centre Démocrate Humaniste).
  • La "Movado Reformisma de Liberaluloj Bruselaj" (Mouvement réformateur des libéraux bruxellois, MRLB) estis partio de la Brusela Ĉefurba Regiono.

La 18-an de majo 2003 la partio unuafoje partoprenis en la baloto por ambaŭ ĉambroj de la belga parlamento.

Per 11,4 % de la voĉoj, kio korespondas proksimume al kvarono de la voĉoj el la Franclingva Komunumo de Belgio, ĝi iĝis la sepa plej granda belgia partio, atingis 24 el la entute 150 seĝoj en la Ĉambro de Reprezentantoj (sekve iĝis la dua plej granda frakcio post la flandraj liberaluloj) kaj 10 seĝojn en la Senato de Belgio.

Momemte la partio estas parto de transregiona kristandemokrata-liberala alianco sub la flandra kristandemokrato Herman Van Rompuy, kaj en tiu alianco estas registara partio.

Je eŭropa nivelo, la partio membras en la Eŭropa Liberala, Demokrata kaj Reforma Partio kaj en la Eŭropa Parlamento, kie ĝi inter la jaroj 2009 kaj 2014 reprezentiĝas per tri deputitoj kaj estas parto de la frakcio Alianco de Liberaluloj kaj Demokratoj por Eŭropo.

Eksteraj ligiloj redakti