Movmalsano

naŭzo kaŭzita de movo

Movmalsano okazas en konekto kun veturado aŭ movo kiam malkongruo venas inter la perceptita movo kaj la ekvilibra sistemo de la korpo-movo. Plej tipoj estas konsiderataj surteraj movo-malsanoj, kiel en aŭtoj, aviadiloj, marmalsano, aŭ malsano pro realsimulado. Simptomoj estas kapturniĝo, laceco, vertiĝo, manko de apetito, nespecifa malordo, digesta diskomforto, (plej ofte) vomemo, kaj vomem-okazigita fakta vomado.[1] Se la kaŭzo de la vomemo ne estas solvita, la suferanto plej fote vomas, sed vomi ne nepre liberigas el la sento de malforto kaj vomemo, kio signifas, ke la persono povas plue vomi ĝis la suba tialo de la vomemo estu solvita.

Tiu ĉi fenomeno atakas atakas kiam homo estas elmetita al movada ŝablono, al kiu li ne kutimas

Prevento kaj kuracado redakti

  1. En aŭto gravas sidi antaŭe kaj rigardi malproksimen en la horizonton.
  2. Ne legu dum vojaĝo.
  3. En ŝipo estas pli bone resti sur la ferdeko kaj rigardi malproksimen, kaj se la ŝipo estas alta, restu sur la ferdeko pli proksime al la akva linio, de tiam estas malpli da movebleco.
  4. Gravas eviti nekutimajn odorojn, kiuj povas kaŭzi pli da naŭzo kaj emon vomi.
  5. Ne restu proksime al homoj kun marmalsano aŭ vojaĝmalsano ĉar la fenomeno estas "kontaĝa" - ne en infekta senco sed en konduta senco.

Notoj redakti

  1. Barnas, Gary P. (24a de januaro 2005). "Motion Sickness Prevention and Treatment". Healthlink. Medical college of Wisconsin. Arkivita el la originalo la 10an de junio 2008. Alirita la 25an de majo 2019.