Mußbach (Rehbach)

La rojo Mußbach (elparolu: musbaĥ) estas ĉ. 12 km longa orografie maldekstra flankrivero de la Rehbach en la germana federacia lando Rejnlando-Palatinato.

Mußbach
la rojo Mußbach ĉe la sudorienta rando de Gimmeldingen, maldekstre la norda muro de la muelejo "Wiedemann"
rivero
Bazaj informoj
Situo Palatinata Arbaro, Rejnlando-Palatinato, Germanio
Rivera reto Rejno
Longeco 29,03 km
Fluo
Fonto ĉe la monto Hoher Stoppelkopf[1]
- Alteco super marnivelo 360 m
- Koordinatoj 49° 24′ 25″ N, 8° 4′ 33″ O (mapo)49.4069444444448.0758333333333
Enfluejo apud Neustadt-Mußbach de maldekstre en la rivereton Rehbach[1]
- Alteco 128 m
- Koordinatoj 49° 21′ 33″ N, 8° 10′ 58″ O (mapo)49.3591666666678.1827777777778
Altecodiferenco 232 m
Geografio
Trairataj urboj Neustadt ĉe la vinvojo
Trairataj urbetoj Wachenheim ĉe la vinvojo, Deidesheim
Trairataj komunumoj Haßloch, Böhl-Iggelheim, Limburgerhof, Neuhofen
Trairataj lagoj pluraj baraĵlageto en Kurpfalz-Park, baraĵlageto en la valo de Gimmeldingen
Alfluantoj
- Dekstraj Silbertalbach, rojo de la Loosen-fonto
- Maldekstraj rojo de la Quaderhang-fonto
Map
Mußbach
vdr

Rivervojo redakti

 
tretboato en formo de cigno sur baraĵlaget en „Kurpfalz-Park“

Du fontoj de la rojo Mußbach situas en distanco de nur kelkajn metrojn ĉe la nordorienta deklivo de la monto Hoher Stoppelkopf (Palatinata Arbaro), kiu havas altecon de 567 m super marnivelo en arbaro, kiu apartenas al la komunumo Wachenheim ĉe la vinvojo. La deksta ĉefa fonto trviĝas sur alteco de 460 m. Post 500 m la du fontojo kuniĝas. Ĝi trafluas la parkon Kurpfalz-Park, kie ĝi plenumas plurajn malgrandajn baraĵlagetojn. Post 1,5 km la rojo elfluas la parkon suden. En la valo Silbertal alfluas de dekstre la ĉ. 1,4 km longa Silbertalbach. Post pliaj 2 km ĝin alfluas de maldekstre rojeto, kiu venas de la Quaderhang-fonto.

En la Benjen-valo la rojo Mußbach atingas post entute 6 km la teritorion de la urboparto Gimmeldingen de Neustadt ĉe la vinvojo. Sur alteco de 220 m alfluas ĝin de dekstre la mallonga, sed akvoriĉa rojo de la Loosen-fonto. Al la nun pli malrapide fluanta rojo alfluas la akvo de la Loog-fonto kaj la Neumühl-fonto. La nun pli granda rojo nun trafluas malgrandan baraĵlagon.

Post la Mußbach enfluas montetaran regionon, kie kreskas vitoj. Ĝi trafluas la vilaĝojn Gimmeldingen kaj Mußbach (ambaŭ urbopartoj de Neustadt ĉe la vinvojo). Ĝi enfluas rande de vilaĝo Mußbach de maldekstre sur alteco de 124 m super marnivelo en la rivereto Rehbach, la norda brako de la rivereto Speyerbach.

Historio redakti

Nomo redakti

Jam en la mezaltgerman la rojo havis sian nomon de la vilaĝo „Muosbach“, kiu signifas „muska rojo“ en la senco de „marĉa“. La meandrumantaj rojoj kaŭzis altan grund-akvan nivelon kaj la riverbordoj estis marĉaj.

Muelejoj redakti

En la mezepoko oni uzis la akvon de la rojo en 12 akvomuelejoj.[2][3]

Ekologio redakti

En la 19a ĝis la dua duono de la 20a jarcento la rojo servis kiel poluakva kanalo. Intertempe ekzistas akvopurigejoj.

Literaturo redakti

  • Erich Metz, Alfred Sitzmann: Die ehemaligen Mahlmühlen am Mußbach. Reinhard Kermann, Alfred Sitzmann (eld.): Gimmeldingen – Leben im Weindorf, Neustadt an der Weinstraße, 2008

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Geoportal Wasser Rheinland-Pfalz. Ministerium für Umwelt, Landwirtschaft, Ernährung, Weinbau und Forsten (2001). Arkivita el la originalo je 2018-12-14. Alirita 2014-09-14.
  2. Stadt Neustadt/Weinstr.. Mühlenwanderweg. Arkivita el la originalo je 2012-03-30. Alirita 2011-02-15.
  3. Wandern in der Pfalz. Eselsweg, Stabenberg und Mandelblüte. Arkivita el la originalo je 2011-12-03. Alirita 2011-02-15.