Muajjaddin UrdiMu’ajjad al-Din al-’Urdi (foje kun la epiteto al-ʿĀmirī al-Dimaŝqī; ĉ. 1200 probable en Urd, Sirio – 1266 Marago, Irano)[1] estis ĉefa figuro en la Islama astronomio de la 13-a jarcento. Li laboris kiel inĝeniero kaj instruisto de geometrio en Damasko, kaj konstruis instrumentojn por al-Malik al-Mansur de Hims. En la 1250-aj jaroj, li translokiĝis al Marago post ricevi peton el Nasir al-Din al-Tusi por helpi establi la institucion de la Maraga observatorio sub la patronado de Hulagu.[1]

Muajjaddin Urdi
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1200 (1200-01-01)
en Sirio
Morto 30-an de novembro 1265 (1265-11-30) (65-jaraĝa)
en Maragha
Lingvoj araba
Ŝtataneco Ilĥanlando
Okupo
Okupo astronomo • astrologo • inĝeniero
vdr

Li estas konata ĉar estis la unua el la Maragaj astronomoj kiu disvolvigis ne-ptolomean modelon de planeda movo.[2] Partikulare, la Urdi lemma kiun li disvolvigis estis poste uzata en la tercentra teorio de Ibn al-Ŝatir en la 14a jarcento kaj en la suncentrisma kopernika modelo de Koperniko en la 16a jarcento.

La plej elstaraj verkoj de Urdi estas jenaj: Risālat al-Raṣd, nome traktaĵo pri observaj instrumentoj, kaj Kitāb al-Hayʾa, nome pri teoria astronomio. Lia influo povas vidiĝi en Bar Hebraeus kaj en Kutb al-Din al-Ŝirazi, aldone al esti citita de Ibn al-Ŝatir.[1]

Kiel arkitekto kaj inĝeniero, li estis responsa pri la konstruo de instalaĵoj por akvoliverado de Damasko, Sirio, en sia tempo.[3]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 “ʿUrḍī: Muʾayyad (al‐Milla wa‐) al‐Dīn (Muʾayyad ibn Barīk [Burayk]) al‐ʿUrḍī (al‐ʿĀmirī al‐Dimashqī)”, The Biographical Encyclopedia of Astronomers. (PDF versio)
  2. Saliba (1979).
  3. Artikolo de Al-Urdi en 'La kvalito de observado', FSTC Limited

Literaturo redakti

  • George Saliba (1979). "The First Non-Ptolemaic Astronomy at the Maraghah School", Isis 70 (4), p. 571-576.
  • George Saliba (1990). The Astronomical Work of Mu'ayyad al-Din al-'Urdi (d. 1266): A Thirteenth Century Reform of Ptolemaic Astronomy, Markaz dirasat al-Wahda al-'Arabiya, Beirut.
  • “ʿUrḍī: Muʾayyad (al‐Milla wa‐) al‐Dīn (Muʾayyad ibn Barīk [Burayk]) al‐ʿUrḍī (al‐ʿĀmirī al‐Dimashqī)”, The Biographical Encyclopedia of Astronomers.
(PDF version)

Eksteraj ligiloj redakti