En matematiko, fiziko, optiko kaj grafikaj artoj, muara modelomuara aspekto[1][2] estas modelo de interfero formita kiam oni supermetas du kradojn de linioj, ĉu rektaj ĉu kurbaj, laŭ certa angulo[3] aŭ kiam tiuj kradoj havas granfojn iomete diferencajn.

La muara modelo estas formata per du serioj de paralelaj linioj, nome aro klinita je angulo de 5 gradoj unu rilate al alia.
En tiu cifereca foto videblas la muara aspekto en la pordo de stokejo.
Muara modelo kreata per koincidaj du serioji de samcentraj cirkloj.

Tiu efekto montriĝas tre diverse. La linioj povas estis la tekstilaj fibroj de muara tolo (kiuj havigas sian nomon al la efekto), aŭ la simplaj linioj en la ekrano de komputilo. La homa vidkapablo kreas la iluzion de malhelaj kaj helajs bendoj horizontalaj, kiuj supermetiĝas al la fajnaj linioj kiuj reale estas kiuj formas la modelon. Pli kompleksaj muaraj aspektoj povas formiĝi per supermetado de kompleksaj figuroj faritaj el kurbaj linioj interplektitaj. Se ĉiu el la kradoj havas diferencan koloron, la muara modelo rezultinta estos el tria koloro, kiu povas esti nomata muara koloro.[3]

Etimologio redakti

La termino "muaro" devenas el franca moiré,[4] nome partikulara tipo de tekstila, tradicie el silko, sed lastatempe ankaŭ el kotono aŭ sinteza fibro, kiu simile havas ondecan aŭ fluktuan aspekton, pere de la geometriaj modeloj formitaj per la strukturo mem de la tolo.

Notoj redakti

  1. PIV NPIV Alirita la 2an de Februaro 2021.
  2. Real Academia Española (2005). «muaré». Diccionario Panhispánico de Dudas. Konsultita la 2an de Februaro 2021.
  3. 3,0 3,1 Encyclopaedia Britannica (2018). «Moiré pattern». Encyclopædia Britannica (en angla). Konsultita la 2an de Februaro 2021.
  4. Real Academia Española. «muaré». Diccionario de la Real Academia Española. Konsultita la 2an de Februaro 2021.