Muelejo estas konstruo kiu enhavas muelilon. Ĝi povas servi por fari farunon, mustardon ktp. Muelejo povas esti propulsita de vento, akvo, elektro, aŭ de muskolforto de homoj (mano, paŝrado) aŭ bestoj (azeno, bovo, ĉevalo).

Ventmuelejoj en Okcidenta Siberio (1910)
Rembrandt van Rijn
Nederlanda vimplo por mueleja malferma tago

Muelejoj laŭ propulso redakti

manmuelejo - ĉevalmuelejo - tretmuelejo - akvomuelejo - ventmuelejo - ventakvomuelejo

Ventomuelejoj redakti

Ventomuelejoj laŭ starloko redakti

altaĵa muelejo - remparmuelejo

Ventomuelejoj laŭ konstruo redakti

ĉapturnulo - surtera muelejo - pivota muelejo - platforma muelejo - turmuelejo

Muelejoj laŭ funkcio aŭ produkto redakti

grenmuelejo - mustardmuelejo - spicmuelejo

Muelejoj laŭ origino redakti

ĉina ventomuelilo

Proverbo redakti

Ekzistas proverboj pri muel(il)o en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

  •  
     Ĝi estas akvo al lia muelilo. 
  •  
     Muelilo haltas, muelisto eksaltas. 

Referencoj redakti

  1. Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-10-05.

Vidu ankaŭ redakti