Mufo estas cilindroforma moda akcesoraĵo el peltoteksaĵo, kun du aperturoj por varmteni la manojn. La mufo aperis en la 16-a jarcento en la sinjorina modo kaj populariĝis kiel aksesoraĵo por virinoj kaj viroj dum la 17-a kaj 18-a jarcento. En la 19-a jarcento la mufo grandparte eksmodiĝis. Kiam ĝi dum la 1940-aj kaj 1950-aj jaroj mallonge reviviĝis tio estis nur en la sinjorina modo. La vorto deriviĝis de la malnovfranca mouffle (dika ganto), kio laŭvice deriviĝis de la mezepoka latina muffula.

Mufo (mof) ankaŭ estas insultvorto por germano, kio antaŭ ĉio uzatas en Nederlando, kaj Flandrio.

Vidu ankaŭ redakti