Mugil estas genro de mugiloj, troviĝanta en ĉiuj tropikaj kaj moderaj maroj, en zonoj proksimaj al la marbordo.[1]

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Mugil
Mugil cephalus
Mugil cephalus
Biologia klasado
Regno: Animalia
Filumo: Chordata
Klaso: Actinopterygii
Ordo: Mugiliformes
Familio: Mugilidae
Genro: Mugil
Lineo, 1758

Vidu artikolon.

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ili havas du dorsajn naĝilojn, la antaŭan kun nur 4 dornecaj radioj, dividatan disde la la malantaŭa de molaj radioj.[2]

Ili vojaĝas formante grandajn mugilarojn; ili nutras sin per algetoj, diatomeoj, kaj detritoj de la fondaj sedimentoj.[3]

La plimulto el la specioj de Mugil estas kaptata kaj komercata por homa konsumo.[4]

Specioj redakti

La nombro kaj limoj de la specioj en ĉi tiu genro estas necertaj. Ili komencis diversiĝi jam antaŭ proksimume 30 milionoj da jaroj, sed restas malfacile distingeblaj pro morfologia konserviteco.[5] En tropikaj kaj subtropikaj maroj pluraj el la kriptaj specioj estas simpatriaj, sed restas genetike izolitaj, kio certigas ke la baroj inter ili jam estas stabilaj.[6] En la jaro 2021, totale 16 specioj estas agnoskataj:[7]

Referencoj redakti

  1. Nelson, J.S. (2006). Fishes of the world (4-a eldono). Hoboken, New Jersey: John Wiley & Sons, Inc. p. 601
  2. Nelson, J.S. (2006). Fishes of the world (4-a eldono). Hoboken, New Jersey: John Wiley & Sons, Inc. p. 601
  3. Nelson, J.S. (2006). Fishes of the world (4-a eldono). Hoboken, New Jersey: John Wiley & Sons, Inc. p. 601
  4. Nelson, J.S. (2006). Fishes of the world (4-a eldono). Hoboken, New Jersey: John Wiley & Sons, Inc. p. 601
  5. Neves, Jessika M. M., k.a. (2020)."Deep genetic divergence and paraphyly in cryptic species of Mugil fishes (Actinopterygii: Mugilidae)"[rompita ligilo]. Systematics and Biodiversity 18(2): 116-128.
  6. Neves, Jessika M. M., k.a. (2021)."Genomic methods reveal independent demographic histories despite strong morphological conservatism in fish species)". Heredity.
  7. "Mugilidae". En FishBase (Rainer Froese kaj Daniel Pauly, red.). Alirita en julio de 2021. S.l.: FishBase, 2021.