Muhen

komunumo de Svislando
Muhen
Blazono de Muhen
Reformita preĝejo de Muhen
komunumo en Svislando
Kantono Argovio
Distrikto Araŭo
Koordinatoj  47° 20′ 0″ N 8° 3′ 10″ O / 47.33333 °N, 8.05278 °O / 47.33333; 8.05278 (mapo)Koordinatoj: 47° 20′ 0″ N 8° 3′ 10″ O / 47.33333 °N, 8.05278 °O / 47.33333; 8.05278 (mapo)
Areo 7,03 km²
Alteco 433 m super marnivelo
Poŝtkodo 5037
Komunumkodo 4009
Mapo de Muhen
vdr

Pri la komunumo redakti

Muhen estas komunumo en la distrikto Araŭo de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 3489 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio redakti

 
Komunuma domo de Muhen

Muhen situas en la valo de la rivero Suro proksimume 8 km sude de la kantona ĉerfurbo Araŭo. La komunumo konsistas el la kvar vilaĝoj Untermuhen, Mittelmuhen, Obermuhen kaj Schwabistal. La iam apartaj setlejoj intertempe komplete kunkreskis.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 7,03 km², de kiuj 2,90 km² estas kovritaj de arbaro kaj 1,20 km² de konstruaĵoj. La plej malalta punkto de la komunumo situas sur alteco de 425 m s.m. ĉe la norda komunumlimo ĉe la bordo de la rivero Suro, dum la plej alta punkto troviĝas sur alteco de 635 m s.m. sur deklivo de la monto Wannenköpfli.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Muhen limas en nordo al Oberentfelden, en nordoriento al Gränichen, en oriento al Teufenthal, en sudo al Hirschthal, en sudokcidento al Holziken, kaj en okcidento al Kölliken.

Trafiko redakti

 
Trajnhaltejo Muhen Nord

Muhen estas konektita al la publika trafikreto per la trama etŝpura fervojo "Suhretalbahn" (Surovalo-Fervojo) de Araŭo al Schöftland.

Okcidente de la setlejoj pasas la kantona ĉefvojo 24 de Araŭo al Sursee. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 estas Araŭo-Okcidento norde en distanco de proksimume 6 kilometroj.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Muhen datiĝas el la jaro 1045 kiel Mucheim.

En mezepoko Muhen ĝis la jaro 1173 troviĝis sub la regado de la Grafoj de Lencburgo, poste ĝi apartenis al la Grafoj de Kiburgo kaj post ties formorto al la Habsburgoj. Ek de la fino de la 14-a jarcento la Muhen formis apartan jurisdikci-distrikton. Kiam en la jaro 1415 la Svisa Ĵurkomunumo konkeris Argovion, Muhen venis sub berna regado. La tribunala distrikto Muhen estis atribuita al la tribunala distrikto de Kölliken de la voktejo Lencburgo. Kiam okaze de la Helveta Revolucio Argovio estis kun helpo de francaj trupoj liberigita de la ĵurkomunuma servuteco, Muhen estis atribuita al la distrikto Araŭo de la nove fondita Kantono Argovio.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti