Mulhouse

komunumo en Alzaco

Mulhouse myluz (esperantigite MiluzoMulhaŭzo, germane Mülhausen, alzace MìlhüsaMilhüüse) estas la plej granda urbo de la departemento Haut-Rhin (Supra Alzaco) kaj la dua plej granda post Strasburgo en la regiono Alzaco. Du riveroj trafluas la urbon, la Doller kaj la Ill, alfluo de Rejno. La urbo estas la administra centro de samnomaj arondismento kaj kantono, kaj de aglomeraĵo france nomata Mulhouse Alsace Agglomération.

Mulhouse
komunumo en Francio • urbego

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
INSEE kodo 68224 [+]
Poŝtkodo 68100 • 68200
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 106 341  (2021) [+]
Loĝdenso 4 794 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 47° 45′ N, 7° 20′ O (mapo)47.7486111111117.3391666666667Koordinatoj: 47° 45′ N, 7° 20′ O (mapo) [+]
Alto 240 m [+]
Areo 22,18 km² (2 218 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Mulhouse (Haut-Rhin)
Mulhouse (Haut-Rhin)
DEC
Mulhouse
Mulhouse
Situo de Mulhouse
Mulhouse (Francio)
Mulhouse (Francio)
DEC
Mulhouse
Mulhouse
Situo de Mulhouse

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Mulhouse [+]
vdr
Malnova urbo

Kvartaloj redakti

Mulhouse dividiĝas je 16 kvartaloj: Bassin Nordfeld, Bourtzwiller, Brustlein, Centre historique, Cité Briand, Coteaux, Daguerre, Doller, Dornach, Drouot Barbanègre, Fonderie, Franklin Fridolin, Haut Poirier, Rebberg, Vauban Neppert, Wolf Wagner. Ekde 1994, ĉiu kvartalo disponas je kvartala konsilio kiu emas disvolvi partoprenivan demokration.

Transportoj redakti

Ekzistas kompleta ĉirkaŭurba fervojo kaj trajn-linioj al Belfort, Strasburgo, Bazelo kaj Thann. La TGV-linio (linio por tre rapida trajno) estas kunligonta la urbon al Dijon kaj al Strasburgo en la proksimaj jardekoj, tiel ebligante al loĝantoj de Mulhouse rapidan aliron al sudo kaj okcidento de Francio (interalie Parizo).

Ekde 2003, oni verkas en la urbo por konstrui traman reton kiu estos inaŭgurata en 2006. Tram-trajno ankaŭ estus ligonta la nord-okcidentan parton de la urba aglomeraĵo.

La internacia flughaveno de Bazelo-Mulhouse-Freiburgo (Euroairport), kvankam suferigita de la fiasko de Swissair, elkriziĝas laŭ pasaĝer-flua vidpunkto dank al baz-instaliĝo de la flugkompanio Easyjet.

La aŭtoŝoseoj A35 kaj A36 kruciĝas nord-oriente de la urbo dank al kelkaj maloftaj aŭtoŝoseaj interlig-vojoj kun 3 niveloj, tiel oferante facilan alireblon al Strasburgo, al Germanio, al Svislando kaj al la cetero de Francio.

Historio redakti

La urba nomo venas de la germana muelejo (Mülhausen), ĉar la unuaj fiksaj instaliĝoj estus okazintaj pro muelistoj konstruintaj sian muelejon ĉe akvo-fluo de la Ill kaj de la Doller. Tial, la urba simbolo estas muel-rado.

La unuaj skribaj spuroj datiĝas de la 12-a jarcento. Libera regna urbo de la Sankta Romia Imperio de Germana Nacieco en Elzaso (hodiaŭ Alzaco), Mulhaŭzo ekde la jaro 1349 estis urboŝtato, nomata Urba Respubliko Mulhaŭzo, kaj ekde la jaro 1354 membriĝis en la Ligo de Dek Urboj, asocio de liberaj alzacaj urboj. En 1515, la urbo eksiĝis el tiu ligo por alianciĝi kun svisaj kantonoj. Ekde tiam ĝi estis libera kaj sendependa respubliko - ankaŭ post kiam la reĝlando Francio aneksis la reston de Alzaco en 1648 sekve de la Tridekjara Milito - ĝis kiam en 1798 ĝi aneksiĝis fare de la postrevolucia Franca Respubliko, dum la epoko de la direktoraro.

La 4-an januaro de 1798 la urbaj civitanoj balotis por la kunigo kun Francio (591 voĉdonoj, tio estas 97,52 % de voĉoj). La 28-an januaro de 1798 la traktado estis kontraktinta [1]. La 15-an de marto 1798 la respubliko kunigis kun Francio.

Pro malfrua aparteniĝo al Francio (kaj ankaŭ ĉar la urbo estis tiam malpli grava), la administracia rolo de la urbo restis limigata. Tial Kolmaro, kvankam malpli loĝata, estas plu prefekturejo de la departemento dum Mulhouse nur fariĝis sub-prefektura urbo en 1857.

La mulhaŭza disvolviĝo povas esti komparata kun tiu de fulmrapid-disvolviĝanta urbo, iam stimulita de la teksa industrio (littukaĵoj) kaj de tan-aktivoj, poste de kemiaj kaj mekanikaj industrioj ekde la mezo de la 18-a jarcento. Mulhouse tiam ankoraŭ flegis privilegiajn rilatojn kun Luiziano el kiu ĝi importis kotonon. Tio klarigas ke ĝia historia centro estas malgranda kompare kun la tuta urba vasteco.

Administra organizo redakti

Aglomeraĵo Mulhaŭzo-Alzaco - france Mulhouse Alsace Agglomération (M2A) - estas la ĉefa interkomunuma strukturo de la regiono ĉirkaŭ la urbo Mulhaŭzo de Francio, en la departemento Haut-Rhin (Supra Alzaco), kiu apartenas al la historia regiono Alzaco kaj al la en 2016 kreita administra regiono Grand Est.

Famuloj redakti

Vizitindaĵoj redakti

Muzeo de la Trajno - Urbo de la Trajno, la plej granda fervoja muzeo de Eŭropo: Cité du train

Esperanta vivo redakti

Okaze de la eŭropaj balotoj, Eŭropo - Demokratio - Esperanto ricevis 36 voĉdonojn (0,19 % de voĉoj) en 2004, kaj 96 voĉdonojn (0,58 % de voĉoj) en 2009.

Urbopartnerecoj redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti


  Rimarkindaj komunumoj de Alzaco

Altkirch · Barr · Benfeld · Bischheim · Bischwiller (Bischweiler) · Brumath · Brunstatt-Didenheim · Cernay (Sennheim, Sanna) · Colmar · Eckbolsheim · Ensisheim · Erstein · Guebwiller (Gebweiler, Gawill'r) · Haguenau (Hagenau, Hàwenàu) · Hoenheim (Hönheim) · Horbourg-Wihr (Horburg-Weier, Horwrig-Wihr) · Huningue (Hüningen; Hininge) · Illkirch-Graffenstaden · Illzach · Kingersheim · Lingolsheim · Lutterbach · Molsheim · Mulhouse (Mülhausen, Mìlhüsa) · Mundolsheim · Munster (Münster im Elsass, Mínschter) · Mutzig · Obernai (Oberehnheim) · Ostwald · Pfastatt · Reichshoffen · Reichstett · Ribeauvillé (Rappoltsweiler; Rappschwihr) · Riedisheim · Rixheim · Sainte-Marie-aux-Mines (Markirch, Màrkirich) · Saint-Louis (Sankt Ludwig)· Sausheim · Saverne (Zabern, Zàwere) · Schiltigheim · Sélestat (Schlettstadt) · Soultz (Sulz) · Strasburgo (Strasbourg, Straßburg) · Thann · Wasselonne (Wasselnheim, Wàssle) · Wintzenheim · Wissembourg (Weißenburg, Wisseburi) · Wittelsheim · Wittenheim