Sklerozo multloka (plurloka, dissemita, multipla; mallongigita kiel SM, MS, aŭ EM depende de la lingvo) estas idiopatia, inflama malsaniĝo de la centra nerva sistemo.

Bildo montranta la disvastecon de la malsano tutmonde
Epizodo de podkasto Kern.punkto pri multloka sklerozo

Ĝi ekestas el patologia vidpunkto sekve de mjelinigo de mjelino kaj sekva aksona degenero. Ĝi komenciĝas kutime en frua adolta aĝo; virinojn trafas ĉi malsano dufoje pli ofte ol virojn. Inter tipaj komencaj signoj apartenas difektoj de sentemo, mallfortiĝo, difektoj de ekvilibro kaj vidkapablo, vertiĝoj, imperativa urinado, laco kaj deprimo.

La diagnozon de dissemita sklerozo devas konfirmi kuracisto tiudirekte sperta. Oni devas eliri el konstato de du aŭ pluraj objektivaj neŭrologiaj simptomoj, respondantaj al difektiĝo de cerbomjelo kaj apartigitaj (aŭ "dissemitaj") en tempo kaj spaco (do aperantaj en diversaj partoj de la centra nerva sistemo kaj en tempodaŭro de minimume tri monatoj). La esploro per magneta rezonanco post apliko de gadolino ("brilanta" kontrastiga helpilo envejna), precipe dum la unua atako aŭ mallonge post ĝi, povas vidigi klinike mutajn difektojn en pliaj areoj de cerbo kaj mjelo. Ripeto de magneta rezonanco post tri monatoj aŭ pli malfrue post la unua atako aŭ mallonge post ĝi, iam malkovros mutajn difektojn, kaj konfirmos dissemiĝon en tempospaco. Bazan signifon havas diagnozo de pliaj malsanoj, kiuj povas trairi sub klinike simila bildo kiel dissemita sklerozo, do de vaza lezo, mjela kunpremiĝo, manko de vitamino Bl2, alia inflama malsano de la centra nerva sistemo (ekz. sifiliso, boreliozo) , aŭ alia malsaniĝo de sistema karaktero (ekz. sarkoidozo, sistema lupuso eritematoda, Sjögren-sindromo). Simptoma kuracado kapablas sukcese mildigi spasmecon, sfinkterajn simptomojn, deprimon kaj lacon.

La administracio pri nutraĵoj kaj medikamentoj de Usono (FDA) permesis por kuracado de multloka sklerozo kvin medikamentojn, kiuj kapablas favore influi unuopajn atakojn kaj malrapidigi progreson de la malsano direkte al signifa funkcia difekto.

Bildaro redakti


Eksteraj ligiloj redakti