La Munjejro, muñeira en hispana, kaj en galega muiñeira: "muelistino") estas danco popola kaj populara de la regionoj hispanaj de Galegio, de Leono kaj de Asturio kiu kantatas kaj dancatas akompane de la muziko de sakfluto, tamburo, tamburino, aŭ eĉ de la konkoj. Ne estas referencoj dokumentaj sendubaj antaŭaj al 16a jarcento. Aktuale estas ĉefe danco instrumenta kiu same kiel la sardano havas ritmon takteblan laŭ ses per ok (6/8).

Oni diras, ke la Munjejro devenas el tio ke ĝi estis dancata kaj ene kaj for de la muelejoj -en galega muíños- dum oni atendis la mueladon. Sed ankaŭ ŝajne rilatas al milita danco de keltoj, ĉar ankoraŭ oni uzas militkrion (aturuŝo) por kuraĝigi la dancantojn.