Mura surtabulaĵolambrio, lambris estas ĝenerale ĉiu dominterna murkovraĵo, en pli strikta senco, ĝi kovras nur suban parton de la muro.

Ĝi havas ornaman kaj protektan funkcion kaj oni pretigas ĝin ĉefe el ligno (pli frue oni pretigis ĝin ex el marmoro, kahelo, eĉ sukceno) aŭ plasto. Supre, kovras la tabulaĵon kovra lato.

La uzo de mura surtablaĵo karakterizis la anglajn renesancajn kastelojn. Oni uzis tie kverkan lignon kaj la kovraĵo altis 2,5-3m, oni pendigis sur ĝi pentraĵojn, armilojn, kirasojn, trofeojn k.s..

Por fiksi la panelojn, oni fiksas unuafoje gvidlatojn sur la muron. Oni fiksas poste sur tiun (kaj unu al la alia) la lignajn aŭ plastajn panelojn. La marmoraj, kaĥelaj kovraĵoj estas simple algluitaj.