Murdo de Johano Sentima

La 10a de septembro 1419, Johano de Burgonjo, nomita «Johano Sentima», estis murdita dum intervjuo kun la daŭfeno, nome la estonta Karlo la 7-a, sur la ponto de Montereau.

Assassinat de Jean sans Peur au pont de Montereau. Enguerrand de Monstrelet, Chroniques (mallongigita). Maître de la Chronique d’Angleterre, ĉirkaŭ 1470-1480. Parizo, BNF, Mss, fr. 2680, p. 288.

Tio venis post la murdo de lia kuzo, la duko Ludoviko de Orleano, frato de la reĝo Karlo la 6-a, pri kio Johano Sentima rezultis kulpa dekdu jarojn antaŭe. Kvankam la burgonjaj kronikistoj nomis la aŭtorojn de la atenco, nek la Justica Tribunalo en la 23a de decembro 1419, nek la traktato de Arras de 21a de septembro 1435, nomis kiel aŭtoroj de la murdo la konsilistojn de la reĝo Karlo la 7-a, kiuj partoprenis en la renkonto.[1]

La murdo okazis dum kunsido preparita en kunvenejo sur la ponto de Montereau. De la komenco la interparolo estis malafabla kaj subite oni svingis armilojn. Kun ĉiu el la du parolontoj venis po dek akompanantoj. El tiu momento la versioj de ambaŭ partioj malkonsentas pri la provoko kaj unuaj atakintoj.

Notoj redakti

  1. Enguerrand de Monstrelet, burgonja kronikisto, atribuis la respondecon de la murdo de Johano Sentima al du konsilistoj de la reĝo Karlo la 7-a, nome Tanneguy du Chastel kaj Jean Louvet, prezidento de Provenco. Tamen, la prezidento Hénau, en sia Abrégé Historique de l'Histoire de France, (1821, vol. I), indikis, ke «le Lit de Justice constitué le 23 décembre 1419 mentionne que les coupables de l'assassinat de Jean sans Peur, duc de Bourgogne, sont déclarés criminels de lèse-majesté. Dans cette déclaration, aucun des complices du meurtre n'y est nommé.» Finfine, en la Kroniko de Douet d'Arcq, tome 5, p. 151-182, oni mencias, ke la decidoj de la traktato de Arras de 21a de septembro 1435, kiu finigis la konfliktojn de la Enlanda milito inter armanjakanoj kaj burgonjanoj, devigis la reĝon Karlon la 7-an «de faire toutes les diligences possibles pour faire appréhender ses anciens conseillers qui étaient présents à Montereau en 1419, pour être punis en corps et en biens et de les bannir, sans grâce ni rappel, avec confiscation de leurs biens». Tiu artikolo rilate al ne menciitaj atencintoj neniam estis aplikita. Bertrand Scherb, Jean sans Peur, le prince meurtrier, Payot, Paris, 2005.