Murdo de tri israelaj adoleskuloj en 2014

Forkapto kaj murdo de tri israelaj adoleskuloj okazis la 12-an de junio 2014 en Guŝ Etzion, kuniĝo de israelaj kolonioj situantaj en Cisjordanio kaj konstruitaj post la Sestaga milito. La tri junuloj estis Naftali Fraenkel (16jaraĝa, el Nof Ayalon), Gilad Shaer (16jaraĝa, el Talmon) kaj Eyal Yifrah (19jaraĝa, el Elad).

Anoj de la Brigado Nahal de la israela armeo en Hebron, dum la operaco.
Strato de Ramalaho dum la operaco.

Ĉi tiuj murdoj, kiujn komence Israelo aljuĝis al la grupo Hamaso kaj kies respondeco estis poste malkonfirmita, estis unu el la antaŭaĵoj por la ekesto de la Operaco Ŝirma Marĝeno, kiu lasis milojn da viktimoj, precipe palestinaj civiluloj de la Gaza-strio.

La Armeo de Israelo ekigis la Operacon Revenigu Gefratojn en la serĉado de la tri adoleskuloj. Kiel parto de la operaco, en la postaj dek unu tagoj Israelo arestis 530 palestinanojn, inkluzive de ĉiuj gvidantoj de Hamaso en Cisjordanio, entute 282 personoj ligitaj al la organizo. Inter la arestitoj troviĝis ankaŭ la proparolanto de la Palestina Leĝdona Konsilio kaj pluraj deputitoj. Kvin palestinanoj mortis dum la operaco.

La 15-an de junio, la ĉefministro de Israelo Benjamin Netanjahu diris ke la adoleskuloj estis forkaptitaj de Hamaso. Aliflanke, Hamaso neis tion. La palestina prezidento, Maĥmud Abbas, firme asertis ke hamaso ne estis la okaziganto de la forkapto. La organizo laŭdis la «sukceson de la forkapto».

La 30-an de junio, la israela armeo trovis la korpojn de la tri adoleskuloj en kampo nordokcidente de Hebron. Verŝajne, ili estis murditaj iom post la forkapto. La israela ĉefministro promesis akran respondon al la murdoj.

Je la 20-an de Aŭgusto, Hamas prenis respondecon al la incidento.