La muro de Londono (angle London Wall) estis la defenda muro konstruita de la romianoj ĉirkaŭ antikva Londono, tiam konita kiel Londinium, kiu konsistigis strategian havenurbon sur la rivero Tamizo en Anglio. En la angla, la vortoj London Wall povas ankaŭ aludi al vojo rilate al la muro. Ĝi estis konstruita plejparte per ŝtonoj el Kento, kaj konservis defendan rolon dum pli ol mil jaroj.

Muro de Londono
London Wall
fortikaĵo
Lando Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Situo City
Situo
Geografia situo 51° 31′ 3″ N, 0° 5′ 49″ U (mapo)51.5175-0.096944439999987Koordinatoj: 51° 31′ 3″ N, 0° 5′ 49″ U (mapo)
Muro de Londono (Granda Londono)
Muro de Londono (Granda Londono)
DEC
Muro de Londono
Muro de Londono
Lokigo de Granda Londono en Anglio
Situo de Muro de Londono
Map
Muro de Londono
Posedata de English Heritage vd
vdr
Statuo de Trajano, antaŭ fragmento de la romia muro, en Tower Hill.

Restas hodiaŭ el la muro nur malmultaj (sed signifaj) fragmentoj : kelkaj partoj videblas ene de la muzeo de Londono, en Barbican Estate aŭ ĉirkaŭ Tower Hill. Parto de la originala, norda kurso de la muro estas omaĝita de vojo ankaŭ nomita London Wall.