Murpentraĵego Rieth

La Murpentraĵego Rieth estas surmura bildaro alto je 6 m kaj longa je 102 m en la erfurta urboparto Rieth, parto de Erfurt-Nord. Ĝi nombriĝas al la plej grandaj de sia speco en tuta Eŭropo.

Parto de la murpentraĵa serio.
Plastikoj gajaj ĉirkaŭ la fontanto, kiuj estis forigitaj post 1990.

Historio redakti

La pentristo kaj grafikisto Erich Enge (adepto de Kurt Bunge) komisiitis en 1976 pentri en la moderna kaj tiutempe ĵus finkreita loĝkvartalo en la nordo de la urbo bildan ciklon pri la temo: "Venko de amo super la malhelo". La enhavo estas politika kaj temas pri la Oktobra Revolucio kaj ĝiaj konsekvencoj.

Bazo estu la klopodo de Karl Marx, ke "ideo fariĝos materiala forto, se ĝi entuziasmigas la popolamasojn". Komenciĝas la bildoserio per laboristo ĉenita, kiu aŭdas la pafadon de la kirasŝipo "Aurora" en Petrogrado, do la kvazaŭa starto de la mondrevolucio. Sur la restantaj scenoj videblas la venko de amo reprezentanta alegorie la celitan venkon de socialismo. La plej realista parto sendube estas la prezento de senvesta paro de virino kaj viro kisantaj unu la alian: ŝi estas blonda lokanulino, li viro de suda origino. Eble estis tio ankaŭ alludo al post 1990 malaperinta apuda "Fontano de la amikeco inter la popoloj".

Graveco redakti

La arta ensemblo estas monumentprotektita kaj impresas ankaŭ per sia dimensio. Ĝi estas firme ligita al la dum la 1970-aj jaroj novkreita Rieth-urbokvartalo, en kunteksto kun la ofte proklamita "unueco inter la politikoj ekonomia kaj sociala". Ĉar tiu nur ŝajna antagonisma kontraŭdiro solviĝu dum la epoko de registrarestrado de Erich Honecker. Kiel estas precizigite en la oficiala priskribo de la protektota artaĵo: ĝi estus "gravega esprimilo de sia tempo".

Malgraŭ la oficiale atestita graveco, jam plurparte rimarkeblas etaj damaĝoj sur la bildoserio. Deplorendas krome la malkonstruo de la bunta figurgrupo de diversnaciaj homoj ĉirkaŭ la fontano, kiu aspektas nun tre sobra kaj nuda kaj perdas sian rolon de interpopola pacigilsimbolo. Kie ĝis 2008 estis naĝhalo troviĝas nun aĉethalo. La ambulatorio ankoraŭ funkcias dume la biblioteko malaperis. Menciindas ankaŭ la butikumtrapasejo Vilnius.