Mursko Srediŝĉe, kroate Mursko Središće, hungare Muraszerdahely estas urbo kaj samtempe centro de municipo en Kroatio, en provinco Međimurje. La nomo signifas Muramerkredoloko.

Mursko Srediŝĉe
urbo en Kroatio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 40315
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 5 855  (2021) [+]
Loĝdenso 173 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 46° 30′ N, 16° 26′ O (mapo)46.516.433333333333Koordinatoj: 46° 30′ N, 16° 26′ O (mapo) [+]
Alto 167 m [+]
Areo 33,9 km² (3 390 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Mursko Srediŝĉe (Kroatio)
Mursko Srediŝĉe (Kroatio)
DEC
Mursko Srediŝĉe
Mursko Srediŝĉe
Situo de Mursko Srediŝĉe

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Mursko Središće [+]
vdr
Mursko Središće
La fervoja ponto super rivero Muro en Mursko Srediŝĉe.

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

La urbo situas ĉe la dekstra bordo de Mura kun ponto kaj grava limpasejo), apud la landlimo kroata-slovena, apud ĉefvojo kaj fervojo Ĉakovec-Lendava. La hungara landlimo estas nur 3 kilometrojn for.

Historio redakti

Komence romianoj loĝis tie. En 896 hungaraj triboj okupis la regionon kaj fondis ŝtaton en 1000. La unua mencio devenis el 1334 pri la komunumo, kiu estis grava komerca stacio en 1477. Post la mezepoko la regiono apartenis al fronto inter turkoj kaj aŭstroj-hungaroj-kroatoj.

Fine de la 19-a jarcento la komunumo progresis, konstruiĝis ponto kaj fervojo. Komence de la 20-a j.c. oni trovis nafton, en 1901 en Eŭropo tie konstruiĝis la unua tubodukto. En 1910 loĝis 1474 da homoj (plej parte kroatoj). Ĝis 1920 la urbo apartenis al Zala (reĝa departemento), al distrikto de Csáktornya, poste al Jugoslavio, fine al Kroatio, escepte inter 1941-1945, kiam rehungariĝis. Oni trovis karbonon en 1921, kiu nuntempe jam ne funkcias. La urbo prosperas el teksaĵfabriko, konstruindustrio, komercado kaj turismo.

Komunumoj pri szerdahely en Hungara reĝlando redakti

La vorto signifas: loko, kie merkrede okazis bazarado.

Alsószerdahely Bodrogszerdahely Dunaszerdahely Felsőszerdahely Kaposszerdahely
Kisszerdahely Kőszegszerdahely Magyarszerdahely Muraszerdahely Nyitraszerdahely
Szerdahely Tótszerdahely