Museion (Bolzano)

muzeo en Italio

La Museion (greke μουσείον, templo de muzoj, muzeo) estas la muzeo pri moderna kaj nuntempa arto en Bolzano, Sudtirolo, Italio.

Museion
arta muzeo • muzea konstruaĵo • museum of modern art • nemoveblaĵo • etnografia muzeo
Lando Italio vd
Situo Bolzano-Bozen
Adreso Via Sernesi, 1 - Bolzano/Bozen
Poŝtkodo 39100
Estiĝo 1985
Koordinatoj 46° 29′ 51″ N, 11° 20′ 54″ O (mapo)46.49736211.348429Koordinatoj: 46° 29′ 51″ N, 11° 20′ 54″ O (mapo)
Museion (Bolzano) (Italio)
Museion (Bolzano) (Italio)
DEC
Museion (Bolzano)
Museion (Bolzano)
Situo de Museion (Bolzano)
Map
Museion
Jaraj vizitantoj: 16 940 (2020)
Retpaĝo https://www.museion.it/
vdr
La Museion vidita de la flanko de rivero Talfer/Talvera
La konstruaĵo kun la ponto super la rivero

La Museion estis fondita en 1985 kaj nun jam posedas konsiderindan kolekton de artaĵoj. Ek de aŭgusto 2006 la institucio estas gvidata de aparta fondaĵo, al kiu partoprenas la administracio de la provinco Sudtirolo kaj la privata asocio Museion. Nuntempe (2014) la prezidento de la fondaĵo estas Marion Piffer Damiani.

Ek de majo 2008 la Museion troviĝas en nova konstruaĵo en la centro de la urbo Bolzano proksime al rivero Talfer/Talvera. La konstruaĵo estis planita de arkitekta oficejo Krüger, Schuberth, Vandreike (KSV) el Berlino.

Historio redakti

En 1985 privata asocio fondis muzeon de moderna arto kiu havis la sidejon en la eksa malnova malsanulejo de la urbo. Komence la ĉefa celo de la institucio estis la diskonigo kaj dokumentado de la arto el la areo de tiama Tirolo ek de 1900.

Ek de la 90-aj jaroj la muzeo malfermiĝis pli kaj pli al internacia nuntempa arto. Pro la geografia pozicio de Bolzano inter la germana kaj la itala kultura areo, artaĵoj el tiuj areoj ĝuas apartan prikonsideron.

En 1991 oni intencis esprimi la internacian karakteron de la muzeo ankaŭ per la nova nomo Museion

La nova konstruaĵo redakti

La nova sidejo de la muzeo estis konstruita laŭ la projekto de la germana arkitekta oficejo Krüger, Schuberth, Vandreike (KSV) kiu venkis internacian planadkonkurson.

La konstruaĵo estas 54 metrojn longa kvadro, alta 25 metrojn kaj larĝa 23 metrojn. La travideblaj frontfasadojo estas montrofenestroj al la urbo kaj al la ĉirkaŭaĵo. Esence estas ankaŭ la du pontoj tra la rivero Talfer/Talvera (nur por biciklistoj kaj piedirantoj) kiu ligas la Museion kaj la malnova urbo al la nova urboparto.

Ekspozicioj redakti

La ekspozicioj en la Museion estas daŭre ŝanĝitaj. Ek de la malfermo de la nova sidejo jam okazis pli ol 20 ekspozicioj, prezentintaj verkojn de nuntempaj artistoj el la tuta mondo. En la retpaĝaro de Museion troveblas aktuala programo.

Eksteraj ligiloj redakti