Jugoslavaj islamanoj

serbokroate parolantaj islamanoj, enloĝante plejparte la teritorion de la iamaj respublikoj de la Socialista Federacia Respubliko Jugoslavio
(Alidirektita el Muslimano)
islamo

Slavaj aŭ pli precize jugoslavaj islamanoj, en la balkanaj landoj nomataj "muslimani" laŭ la serbokroata virgenra plurala finaĵo -i, koresponde al -oj en Esperanto[1] - serbokroate en latina alfabeto kaj kroate Muslimani, serbe kaj makedone Муслимани, albane Myslimanët, turke Müslümanlar - estas plurala nomo por serbokroate parolantaj islamanoj, enloĝante plejparte la teritorion de la iamaj respublikoj de la Socialista Federacia Respubliko Jugoslavio. La esprimo, adoptita en 1971, indikas serbokroate parolantajn islamanojn, tiel grupigante kelkajn apartajn jugoslavajn, do sudslavajn komunumojn de Islama etnokultura tradicio. Antaŭ 1993, vasta plimulto de la nunaj bosnianoj mem-identiĝis kiel etnaj islamanoj, kune kun kelkaj pli malgrandaj grupoj de malsama etneco, kiel ekzemple Goranoj kaj Torbešoj. Tiu nomo ne inkludis jugoslaviajn neslavajn islamanojn, kiel ekzemple albanoj, turkoj kaj ĥoraĥanaj romaoj.[2]

Jugoslavaj islamanoj
etno
islamano • islamaj slavoj
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
Religio
vdr

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Tamen la vorto ne estas esperanta, do ne eblas simple alglui finaĵon «-oj» al la radiko «musliman'»!
  2. Bohdana Dimitrova, Universitato de Centra Eŭropo en Budapeŝto: (2001) “Bosniak or Muslim? Dilemma of one Nation with two Names (angle: "Bosnianoj aŭ islamanoj? Dilemo de nacio kun du nomoj")”, 'en la ĵurnalo Southeast European Politics 2 (2), p. 94–108.