Musmato estas negranda plasta mato sternata sub muson por ke ĝi ne misglitu dum la trenado.

Musmato kun kuseneto

Musmatoj estas uzataj por protekti la tablon je kiu vi uzas la muson kaj pligrandigas la komforton, ĉar la bazo estas glata kaj pura. Ankaŭ musmato helpas eviti la kolektadon de malpuraĵoj kaj polvo; ĉefe grava por la tradiciaj, ne-optikaj musoj.

La uzo de musmato estas nepra, se la tablo sur kiu la muso estas uzata estas maloportuna pro teksturo aŭ koloro; alikaze ĝi estas malnepra, ĉefe por modernaj musoj.

Ekzistas ankaŭ musmatoj kiuj havas specialan kuseneton je la antaŭa flanko por eviti la trouzan brakan malsanon.

Fontindiko redakti